Dolná Mičiná
Dolná Mičiná, hungare Alsómicsinye [alŝOmiĉinje], germane Unter Mikesdorf aŭ Untermitschina estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio. Dolná, alsó kaj unter signifas: suba.
Dolná Mičiná | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Banská Bystrica | ||
Distrikto | Banská Bystrica | ||
Poŝtkodo | 974 01 | ||
Aŭtokodo | BB | ||
Telefonkodo | ++421-48-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 362 (en 2 004) | ||
Loĝdenso | 46 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°41′00″N 19°14′00″O / 48.683333°N, 19.233333°O (mapo) Koordinatoj: 48°41′00″N 19°14′00″O / 48.683333°N, 19.233333°O (mapo) | ||
Alto | 389 m s.m. | ||
Areo | 10 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Situo redakti
Dolná Mičiná situas laŭ traira flankovojo. Banská Bystrica troviĝas je 10 km-oj.
Historio redakti
La loko estis loĝata jam dum la paleolitiko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1402 laŭ tiama hungara ortografio "Alsowfalu" (=suba vilaĝo). En 1828 loĝis tie 490 vilaĝanoj en 92 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Alsómicsinye 361 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zólyom (reĝa departemento), al distrikto de Besztercebánya, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Dolná Mičiná 340 homoj, (337 slovakoj).
Vidindaĵoj redakti
- burgo de Beniczky [benicki] el la 16-a jarcento
Eksteraj ligiloj redakti
Fontoj redakti
- Hungara Vikipedio