Duseldorfa Pentroskolo

La Duseldorfa Pentroskolo (germane: Düsseldorfer Malerschule) rilatas al grupo de pentristoj kiuj instruis aŭ studis ĉe la Duseldorfa Akademio (nuntempe: Staatliche Kunstakademie Düsseldorf) en la 1830-aj jaroj kaj 1840-aj jaroj, kiam la akademio estis direktita fare de Wilhelm von Schadow.

Die alte Akademie in Düsseldorf, Andreas Achenbach, 1831
Jolly Flatboatmen in Port, George Caleb Bingham, 1857
Mere rannal, Eugen Dücker, 1875
Die Amazonenschlacht, Anselm Feuerbach, 1873

Priskribo redakti

La laboro de tiu ĉi skolo estas karakterizita per fajne detaligitaj, ja fantastaj pejzaĝoj, ofte kun religiaj aŭ alegoriaj rakontoj kiel fono.

Gvidaj membroj de la Duseldorfa Lernejo rekomendis subĉielan pentradon kaj tendencis uzi paletron kun relative malbrilaj kaj modestaj koloroj. La skolo en Düsseldorf naskiĝis el kaj estis parto de la germana romantika movado. Elstaraj membroj de tiu ĉi skolo estis von Schadow, Karl Friedrich Lessing, Johann Wilhelm Schirmer, Andreas Achenbach, Hans Fredrik Gude, Oswald Achenbach, kaj Adolf Schrödter.

Graveco redakti

La Duseldorfa Lernejo havis signifan influon sur la Skolo de la rivero Hudsono en Usono, kaj multaj eminentaj amerikanoj trejnitaj per duseldurfanoj montras klarege tian influon, kiel: George Caleb Bingham, David Edward Cronin, Eastman Johnson, Worthington Whittredge, Richard Caton Woodville, William Stanley Haseltine, James McDougal Hart, kaj William Morris Hunt, same kiel germana elmigrinto Emanuel Leutze. Albert Bierstadt kandidatis sed ne estis akceptita. Lia amerika amiko Worthington Whittredge iĝis lia instruisto.

Elektitaj artistoj redakti

Inter 1819 kaj 1918, proksimume 4000 artistoj apartenis al la Duseldorfa skolo, jenas la plej gravaj:

 
Heinrich Vogeler, Hamburger Werftarbeiter, 1928.

Eksteraj ligiloj redakti