Elektrogenerado estas la procezo de generado de elektra energio pere de fontoj de primara energio. Por elektraj servaĵoj, ĝi estas la unua procezo en la livero de elektro al konsumantoj. La aliaj procezoj kiel dissendo, distribuo, konservado de energio kaj normaligo uzanta stokadajn metodojn estas normale aranĝitaj fare de la elektra industrio.

Generatoro (500 MW) per vaporturbino.

Karakterizaĵo de elektro estas, ke ĝi ne estas primara energio libere en naturo en rimarkindaj kvantoj kaj ĝi devas esti produktita. Produktado estas aranĝita en elektrocentraloj. Elektro plejofte estas generita ĉe centralo fare de elektromekanikaj generatoroj, ĉefe movitaj per termikaj motoroj instigitaj per bruligadofisio sed ankaŭ de aliaj rimedoj kiel ekzemple la kineta energio de torenta akvo kaj vento. Aliaj energifontoj estas suna fotovoltaiko kaj geoterma energio.