Eleonore Heerwart

germana infanĝardenvartistino, edukistino kaj verkistino

Eleonore HEERWART (naskiĝinta la 24-an de februaro 1835 en Eisenach, mortinta samloke la 19-an de decembro 1911) estis germana infanĝardenvartistino, edukistino kaj verkistino, kiu kampanjis precipe por Friedrich Fröbel, lia pedagogio kaj la ideo de moderna infanĝardenumado ĝenerale.

Eleonore Heerwart
Eleonore Heerwart (en maljuneco; antaŭ 1906)
Eleonore Heerwart (en maljuneco; antaŭ 1906)
Persona informo
Naskiĝo 24-an de februaro 1835 (1835-02-24)
en Eisenach
Morto 19-an de decembro 1911 (1911-12-19) (76-jaraĝa)
en Eisenach
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo instruisto
vdr

Biografio kaj eduka laboro redakti

 
Infanĝardeno en Bad Blankenburg por kiu ŝi metigis la fundamentan ŝtonon

En la aĝo de 18 jaroj ŝi iris al la eduka instituto fondita de Friedrich Fröbel en Keilhau por trejniĝi kiel infanĝardeninstruistino. Tio ne estis ofta tiutempe por juna knabino de ŝia klaso. Ĉi-rilate ŝi deklaris en sia aŭtobiografio: En Eisenach ĉiuj, kiuj konis min, miris pri mia decido; ankoraŭ ne okazis, ke juna knabino ekprofesiis – mi estis la unua, kiu tiucele forlasis la hejmon kaj malfermis la vojon al multaj aliaj. Kun Louise Fröbel, la vidvino de Friedrich Fröbel, estis antaŭ ĉio Wilhelm Middendorff kiu enkondukis ŝin en la Fröbel-pedagogion.

Post fino de la trejniĝo Heerwart estis tutorino ĉe bieno en Storkau (Elbo) kaj en najbara Billberge. Kun aparta energio ŝi daŭrigis la planon kolekti la turingiajn infanĝardenistojn en asocion, el kiu estiĝis Deutscher Fröbel-Verband. Ĝi ĝis hodiaŭ ekzistas kiel Pestalozzi-Fröbel-Verband. Ŝi ankaŭ aktive okupiĝis pri fondado de faka revuo kun la titolo "Kinder-Garten und Elementar-Klasse". La faka periodaĵo (kiu ŝanĝis sian nomon plurajn fojojn dum la jardekoj) unue aperis en 1860.

En aprilo 1861 Heerwart iris al Britio kaj Irlando. Tie ŝi laboris por Fröbel 22 jarojn, unue kiel infanĝardendirektorino, poste kiel lernejestrino de trejncentro por infanĝardenlaborontoj, unue en Manĉestro, poste en Dublino kaj finfine dum multaj jaroj en Londono (ĉe Stockwell College). En ĉi-lasta grandurbo ŝi estis gravega en la fondado de Froebel Society. Rimarkindaj estas ŝiaj multaj eldonaĵoj en la angla, kiuj faris ege gravan kontribuon al la disvastigo kaj starigo de Fröbel-pedagogio en Britio.

Fine de 1883 Heerwart translokiĝis al Bad Blankenburg kaj en 1889 al Eisenach. Ĝis 1898 ŝi vojaĝis al Londono ĉiujare okaze de ekzamenfarado. En la jaroj ĝis sia morto ŝi evoluigis enorman kreivan potencon. Heerwart fondis kaj estris Allgemeiner Deutscher Kindergärtnerinnen-Verein (1892) kaj redaktis ĝian asocian revuon Berichte. Ŝi krome engaĝiĝis por la savo de la naskiĝdomo de Fröbel en Oberweißbach (kiu estis disfaligota) kaj por la konstruado de Fröbel-memorĉambro. Ŝi flegis publikigi la gazeton Blätter aus Blankenburg kaj estis aktiva verkistino en la germana kaj la angla. Ŝi ankaŭ fondis muzeon en Eisenach por konservi la memoron pri Friedrich Fröbel. Ŝi instruis infanĝardenpedagogion en la nove establita seminario ĉe Diakonisejo de Eisenach.

Ŝia duvoluma aŭtobiografio Fünfzig Jahre im Dienste Fröbels disponigas vivecan historian komprenon pri 50 jaroj da historio de la germana kaj angla Fröbel-movado de la mezo de la 19-a ĝis la komenco de la 20-a jarcento.

Postvivo redakti

Fröbel-muzeo (Bad Blankenburg) kaj Ida-Seele-Arkivo en Dillingen an der Donau konservas ne nur la postlasitaĵaron de Eleonore Heerwart sed ankaŭ plurajn publikaĵojn, fotojn, leterojn, dokumentojn de kaj pri la Fröbel-pedagogo ktp. Okaze de la 100-a datreveno de ŝia morto, Ida-Seele-Arkivo organizis ekspozicion, kiu estis prezentita en pluraj fakaj akademioj/fakaj (superaj) lernejoj por socia edukado.

Verkoj (elekto) redakti

  • Explanation of the Kindergarten System. London 1871.
  • Music for the Kindergarten. London 1877.
  • The Kindergarten-System. Edinburgh 1883.
  • Wegweiser für Mütter und Erzieherinnen bei der Anschaffung und Verwendung von Fröbelschen Spielgaben und Beschäftigungsmitteln. Berlin 1897.
  • Einführung in die Theorie und Praxis des Kindergartenp. Leipzig 1901.
  • Die Mutter als Kindergärtnerin. Leipzig 1904.
  • Fünfzig Jahre im Dienste Fröbelp. Band I: Bis zum Jahre 1895. Eisenach 1906.
  • Fünfzig Jahre im Dienste Fröbelp. Band II: Von 1896 bis 1906. Eisenach 1906.

Literaturo redakti

  • Manfred Berger: Frauen in der Geschichte des Kindergartenp. Ein Handbuch. Frankfurt am Main 1995, p. 75–79.
  • Manfred Berger: Heerwart, Eleonore. Ĉe: Felicitas Marwinski (eld.): Lebenswege in Thüringen. Dritte Sammlung, Weimar 2006, p. 147–151.
  • Manfred Berger: Ein Leben im Dienste Friedrich Fröbelp. Erinnerungen an Eleonore Heerwart anlässlich ihres 100. Todestagep. Ĉe: Theorie und Praxis der Sozialpädagogik. 2011, p. 44–45.
  • Manfred Berger: Pioniere der Früh- und Hortpädagogik: Eleonore Heerwart (1835–1911). Ĉe: Irmgard M. Burtscher (eld.): Handbuch für ErzieherInnen in Krippe, Kindergarten, Kita und Hort. Ausgabe 77/04, München 2014, p. 1–19.
  • Rosemarie Boldt: Einige Gedanken über das Fröbelverständnis von Eleonore Heerwart. Ĉe: Helmut Heiland, Karl Neumann, Michael Gebel (eld.): Friedrich Fröbel – Aspekte international vergleichender Histographie. Weinheim 1999, p. 160–170.
  • Rosemarie Boldt: Neuere Ergebnisse der Heerwart-Forschung. Ĉe: Helmut Heiland, Elisabeth Gutjahr, Karl Neumann (eld.): Fröbel-Forschung in der Diskussion. Weinheim 2001, p. 57–72.
  • Helmut Heiland: Fröbelbewegung und Fröbelforschung. Bedeutende Persönlichkeiten der Fröbelbewegung im 19. und 20. Jahrhundert. Olms, Hildesheim 1992, ISBN 3-487-09591-2, p. 147–163.
  • Dorothea Jahn: Eleonore Heerwarts Fröbelverständnis (1835–1911). Eine kritische Analyse zur Fröbelrezeption. Ingolstadt 2000 (neeldonita magistriĝfaklaboraĵo)

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Eleonore Heerwart en la germana Vikipedio.