Ethelbald (Wessex)

Ethelbald (n. ĉ.831 aŭ 834; m. la 20-an de decembro 860) estis la dua filo de Aethelwulf, reĝo de Wessex, kaj Osburga kaj regis Wessex de 856 ĝis 860.

Ethelbald
Reĝo de Wessex
Regado 856 ĝis 860
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 834 (0834-11-30)
en Wessex
Morto 30-an de junio 860 (0860-06-30) (25-jaraĝa)
en Wessex
Tombo Sherborne Abbey vd
Ŝtataneco Wessex vd
Familio
Dinastio dinastio de Wessex vd
Patro Aethelwulf (Wessex) vd
Patrino Osburh vd
Gefratoj Ethelbert (Wessex)Ethelred (Wessex) • Æthelstan of Kent • Alfredo la Granda • Æthelswith vd
Edz(in)o Judita de Flandrio vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dum lia patro pilgrimis al Romo en 855, Ethelbald servis kiel regento de Wessex, dum lia frato Ethelbert estis regento de Kent. La sekvantan jaron Aethelwulf revenis, post edziĝi al Judita, filino de Karlo la 2-a (Francio). Laŭ la anglosaksa historiisto Asser, Ethelbald verŝajne partoprenis komploton kontraŭ sia patro, kies nova edzino povus naski rivalajn heredontojn. Por eviti enlandan militon, Aethelwulf permesis ke Ethelbald regu la okcidentan parton de Wessex.

Post la morto de sia patro en 858, Ethelbald iĝis sola reĝo de Wessex kaj kroniĝis en Kingston-upon-Thames. La eklezio protestis kiam li edziĝis al Judita, la deksesjara vidvino de sia patro. Ŝia kolerega patro devigis ŝin eniri monaĥinejon, kvankam poste ŝi forkuris kun Baldueno la 1-a (Flandrio). Malgraŭ la skandalo, Ethelbald popularis, sed lia regado mallongis: li mortis ĉe Sherborne, Dorset la 20-an de decembro 860. Lia frato Ethelbert sekvis lin kiel reĝo de Wessex.