Asser (m. 908 aŭ 909) estis anglosaksa ekleziulo kaj historiisto.

Asser
Persona informo
Naskiĝo 9-a jarcento
en Sankta Davido
Morto ĉ. 909
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj mezepoka kimra lingvo • Mezepoka latino vd
Ŝtataneco Kimrio vd
Profesio
Okupo historiistoverkisto • biografo • katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en Kimrio kaj eniris la monaĥejon ĉe St David's, Pembrokeshire. Ĉirkaŭ 885 Alfredo la Granda petis lin alveni al sia kortego kie kuniĝis aro de kleruloj. Post jarlonga malsano, Asser faris tion, kaj li laŭtlegis librojn por la reĝo. Kristnaskon 886 Alfredo konfidis al Asser du monaĥejojn ĉe du vilaĝoj de Somerset, Congresbury kaj Banwell, kaj donis al li silkan mantelon kaj grandan kvanton da incenso. Post tio ŝajne Asser loĝis parton de la jaro ĉe St David's, kaj la reston ĉe la kortego. Antaŭ 892 Alfredo konfidis al li pluan monaĥejon, ĉe Exeter, Devon. Antaŭ 900 li iĝis episkopo de Sherborne.

En 893 Asser verkis latinan biografion de Alfredo, kiu estas inter la plej gravaj fontoj de informoj pri la reĝo. Preskaŭ duono de la verko estas latina versio de la parto de la anglosaksa kroniko kiu pritraktas la jarojn 851-887. Li helpis Alfredon traduki en la anglosaksan Regula Pastoralis (Pastra Prizorgado) de Gregorio la 1-a, kaj eble ankaŭ la Consolatio Philosophiae (Konsolo de Filozofio) de Boethius.

Asser mortis ĉirkaŭ 908.