Fianarantsoa (Fianar) (esperante kie oni lernas la bonon) estas urbo en Madagaskaro, kiun fondis en la jaro 1830 la reĝino Ranavalona la 1-a kiel administran centron. Nun loĝas 167 240 homoj en tiu ĉi urbo (1-a de januaro 2005). [1]

Fianarantsoa
komunumo de Madagaskaro

Blazono

Blazono
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 21° 26′ S, 47° 5′ O (mapo)-21.43333333333347.083333333333Koordinatoj: 21° 26′ S, 47° 5′ O (mapo) [+]
Alto 1 200 m [+]
Areo 86,05 km² (8 605 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Fianarantsoa (Madagaskaro)
Fianarantsoa (Madagaskaro)
DEC
Fianarantsoa
Fianarantsoa
Situo de Fianarantsoa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fianarantsoa [+]
vdr

Hodiaŭ, Fianarantsoa estas la centro de riĉa agrara regiono kaj ankaŭ estas la intelekta/spirita centro de Madagaskaro. En la urbo troviĝas la Universitato de Fianarantsoa kaj ankaŭ katedralo. Tradiciaj produktaĵoj kiel rizo, manioko kaj maizo, sed ankaŭ la malagasaj teo kaj vino estas produktataj ĉi tie. La malnova urbokvartalo (Haute Ville) estas sur la plej alta el la tri ebenaĵoj de Fianarantsoa. Supre staris la Rova, la reĝa domo de Ranavalona la 1-a. Hodiaŭ oni nenion vidas de ĝi, ĉar ĝi estis anstataŭigita per radia dissendilo kaj akvejo. La meza ebenaĵo (Nouvelle Ville) stariĝis dum la kolonia tempo. Do ĝi estas planita urbokvartalo.[2]

Ligiloj redakti

Fontindikoj redakti

  1. http://de.wikipedia.org/w/index.php?title=Fianarantsoa&oldid=38825259
  2. Wolfgang Därr, Madagaskar und Komoren, Dumont Verlag, 2002