Flora en la romia mitologio estas la diino de la floro, juneco, kaj plezuro[1]. Laŭ Ovidio [2] ŝi egalas al la greka nimfo Ĥloriso, estante ankaŭ alegoria simbolo de printempo. Ŝi estis ankaŭ agrikultura kaj hortikultura diino, kiu gardis kropojn, precipe tiuj, kiuj floris[3][4].

Flora kaj Zefiro de William Adolphe Bouguereau, 1875.

Etimologio redakti

La nomo Flora venas de la latina vorto "flōs"[5], kiu signifas floron. La nomo de la diino estas ankaŭ la origino de la vorto "flaŭro", kiu referas al la vegetaĵaro de preciza regiono aŭ epoko. Laŭ Fasti[2] (verkita de Ovidio) ŝia nomo estas devio de la greka Ĥloriso.

Kulto redakti

La adoradon de Flora enportis Titus Tatius[6], la legenda sabina reĝo de Romio. Laŭ lia ordono, la templo de Flora konstruktiĝis apud la Circus Maximus[7]. Ĝi staris apud ankaŭ la temploj de Liber, Libera kaj Cereso. Samtempe Floralia, la festivalo de Flora, fondiĝis laŭ la konsilo de la sibilaj libroj post sekegeco[8]. La festivalo fondiĝis en 238 a.K. en la sama jaro kiam ŝia templo konstruktiĝis, kaj en 173 a.K., la festivalo iĝis ĉiujara afero. Ĝi komencis je la 28-a de avrilo kaj finiĝis je la 3-a de majo[1]. Dum la festivalo, viroj vestiĝis en floroj, kaj virinoj en multakoloraj kaj gajaj vestaĵojn kutime malpermisitaj. Cetere la leporo kaj la cervo ellasiĝus en la Circus Maximus, kaj oni ĵetus la kikeron al la spektantaro[4]. Ĝi ankaŭ havis grandan rilaton kun la prostituo, kaj amorvendado estis kutima[9]. Prostituitinoj partoprenis en Floralia kaj aktorinoj prezentus mimikojn nude antaŭ la publiko[9]. Floralia konsideriĝis festivalo de malĉasta kaj senbrida humoro, do virinoj havus nekutima liberon de ago[10].

Flora havis ankaŭ alia templo ĉe Kvirinalo[11], kaj Numa Pompilius, dum lia regado, elektis la flameno de Flora, kiu nomiĝis Flamen Floralis[1]. La sabinoj nomis Flora-on "Flusare"[12], kaj la sabina kalendaro enhavis monaton nomita laŭ Flusare, kiu nomiĝis "Flusaris" (kiu lingve rilatis al la latina "Floralia" kaj estis la ekvivalento de julio en la julia kalendaro)[13].

La sankta nomo de Romo (unu el la du sekretaj nomoj de Romo; la alia nomo estis Amor "amo") estis Flora[14]. Konstantino nomis Konstantinoplon Ánthousa, kiu signifas "floranta" tial.[15]

Mitoj redakti

Kvankam ŝia ĉeesto en mitologio estis malgranda, Flora ja aperis en iuj mitoj. Laŭ la greka interpreto, ŝi kompariĝis al la greka nimfo Ĥloriso. Pro tio ŝi konsideriĝis kiel la edzino de Zefiro, kaj la miton pri la sekatenco de Ĥloriso atribuis la romanoj al ŝi[16]. En alia mito, Junono, vidante ke Minerva naskiĝis per Jupitero sen patrino, volis naski infanon sen Jupitero. Flora donis floron al ŝi, kiu povus gravedigi virinon per nur tuŝo. Tiel Marso naskiĝis, kaj li pro tio dediĉis lokon en "la urbo de Romulo" al Flora[17].

En lia apologetika verko, Divinæ Institutiones[18], Lactantius pretendis ke Flora origine estis putineca korteganino, kiu akirinte riĉaĵegon, per amorvendado, lasis siajn riĉaĵojn al la romanoj post sia morto, por ke sia naskiĝtagreveno povus celebriiĝi ĉiujare kun publikaj ludoj. Li tiam diris ke la senbrida kaj gaja karaktero de la festivalo de Floralia devenas de la senbrida karaktero, kiun Flora havis dum vivo, kaj ke hontigate la romanoj ŝajnigis ke Flora estis diino.

Literaturo redakti

  • Georg Wissowa: Religion und Kultus der Römer. 2-a eldono, 1912, p. 197-198

Fotaro redakti

Subnotoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Henry Nettleship, ed., A Dictionary of Classical Antiquities, 1891. p. 238.
  2. 2,0 2,1 Ovid, Fasti, 5.195-196
  3. Ovid, Fasti, 5.261-268
  4. 4,0 4,1 Ovid, Fasti, 5.371-374
  5. Lewis, Charles T. "Flōs." Def. 1. An Elementary Latin Dictionary, 1879.
  6. Varro, De Lingua Latina, 5.74
  7. Cornelius Tacticus, Annales, 2.49
  8. William Warde Fowler, The Roman Festivals of the Period of the Republic, London, 1908. p. 92.
  9. 9,0 9,1 Aulus Gellius, Noctes Atticae, 10.13
  10. Juvenal, Satires 6.246-264
  11. Howard Scullard, Festivals and Ceremonies of the Roman Republic, 1982. p. 110.
  12. Theodor Mommsen. Die Unteritalischen Dialekte. G. Wigand, 1850. p. 343.
  13. Theodor Mommsen. Die Unteritalischen Dialekte. Berlin: Weidmannsche Buchhandlung, 1850. Print.
  14. Ioannes Lydus, De Mensibus, 4.50-51
  15. Georges Dumézil, Rituels indo-européens à Rome, Paris, Klincksieck, 1954, p. 60 n. 38.
  16. Ovid, Fasti, 5.201-206
  17. Ovid, Fasti, 5.229-260
  18. Lactantius, Divinæ Institutiones, 1.20

Eksteraj ligiloj redakti