Franz KREUZER (naskiĝinta en la 18-a de januaro 1929 en Vieno, mortinta samloke en la 14-a de aprilo 2015[1]) estis aŭstra ĵurnalisto kaj politikisto.

Franz Kreuzer
Kreuzer estas fone dum prelegas Andreas Rett en 1987 dum la prelegaro Wiener Vorlesungen
Kreuzer estas fone dum prelegas Andreas Rett en 1987 dum la prelegaro Wiener Vorlesungen
Persona informo
Naskiĝo 18-an de januaro 1929 (1929-01-18)
en Vieno
Morto 14-an de aprilo 2015 (2015-04-14) (86-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo ĵurnalisto • televida prezentisto • politikisto
vdr

Ĵurnalisto redakti

Kreuzer multajn jarojn laboris por la socialdemokratia Arbeiterzeitung kaj iĝis en 1961 ties ĉefredaktisto. En 1967, kiam Bruno Kreisky iĝis partiestro, venis Paul Blau kiel ties posteulo ĉefredaktista. Kreuzer ekdeĵoris ĉe ORF kaj iĝis sub la enerala intendanto Gerd Bacher ĉefredaktisto pri novaĵoj. En 1974 Kreuzer iĝis intendanto de la dua kanalo FS 2 (nuntempe: ORF 2), ĝis 1978. En la 5.10.1976 unuafoje elsenditis la de Kreuzer kaj Kuno Knöbl fondita kaj elpensita modernega diskutadserio Club 2.

En 1984/95 li estis informadintendanto de ORF, poste li iĝis ministro pri sanaj kaj mediaj aferoj en la kabineto de Fred Sinowatz.

Politikisto redakti

De 1985-87 li estis ministro. Li sekvis Kurt Steyrer kiu kandidatis pri prezidanteco kaj demisiis pro tio kiel ministro. Ankaŭ al la unua kabineto de Franz Vranitzky li apartenis kiel ministro. Tiam okazis ankaŭ la katastrofo de Ĉernobil. Riproĉitis al Kreuzer ne tre profesia agado dum la katastrofo. Poste li denove estis ĵurnalisto.

Verkoj (elekto) redakti

  • Franz Jonas - Der Weg des Bundespräsidenten, Wien 1965.
  • kun Konrad Lorenz: Leben ist Lernen, ein Gespräch über das Lebenswerk des Nobelpreisträgers, Piper München 1981, ISBN 3-492-10223-9.
  • kun Karl Popper: Offene Gesellschaft - offenes Universum, ein Gespräch über das Lebenswerk des Philosophen, Piper München 1986, ISBN 3-492-00776-7.
  • Nobelpreis für den lieben Gott, Chancen und Grenzen der Bionik, Wunder und Rätsel der Evolution, Offene und versperrte Tore der Erkenntnis, Zur Weltausstellung 2005 in Nagoya in Japan, Kremayr & Scheriau Wien 2004, ISBN 3-218-00736-4.

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti