Frei-Weinheim (ankaŭ nomata Ingelheim-Nord) estas urboparto de la distrikturbo Ingelheim am Rhein en la distrikto Mainz-Bingen en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝis 1939 la hodiaŭa urboparto estis sendependa komunumo. En la mezepoko Frei-Weinheim estis grava havenloko por la Kaiserpfalz en Nieder-Ingelheim kaj parto de la historia teritorio Ingelheimer Grund.

Frei-Weinheim
Blazono
Frei-Weinheim (Germanio)
Frei-Weinheim (Germanio)
DEC

Map

komunumoparto en Germanio
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Mainz-Bingen
Urborajtoj Frei-Weinheim (Ingelheim am Rhein)
Telefona antaŭkodo 06130
Poŝtkodo = 55218
Politiko
Demografio
Geografio
Geografia situo 49° 59′ N, 8° 2′ O (mapo)49.9887048.025684Koordinatoj: 49° 59′ N, 8° 2′ O (mapo)
Areo 9,49 km²
Oficiala retejo
vdr
“Rheinstraße“ en Frei-Weinheim kunrigardo al Ingelheim-West
elaera foto de Frei-Weinheim (supre dekstre), de la Rejno kaj de Oestrich-Winkel (maldekstre)

Geografio redakti

Frei-Weinheim situas ĉe la Rejno je riverkilometro 519 sur alteco de 81 ĝis 88 m super marnivelo. La Rejno estas la norda limo de la urboparto. Ĉe la urboparto allimas okcidente Bingen am Rhein kaj Gau-Algesheim, oriente Heidesheim am Rhein. Je la alia rejnbordo situas Oestrich-Winkel kaj Geisenheim. En la urbo la najbaroj estas sudokcidente Sporkenheim, sude Ingelheim-West kaj sudoriente Nieder-Ingelheim.

Geologio redakti

Apud la Rejno kreskas tipaj ĉeriveraj arbaroj. Pli sude en la urba teritorio troviĝas dunoj el kalksablo.

Historio redakti

Dum romia tempo verŝajne troviĝis ĉe la riverbordo de Frei-Weinheim pramloko[1], kun la romia ŝoseo Majenco-Bingen kaj Treviro la pramo estis ligita al ŝoseo, kiu estis pli oriente ol la hodiaŭa Rheinstraße. La frankoj fondis la Frei-Weinheim en la 6a jarcento.

La unua dokumenta mencio estas de la jaro 772. Iu Hrodolt donacis sian propraĵon en Wihinheim al la monaĥejo Fulda.

 
Havena moleo apud Frei-Weinheim
 
Gustav-Adolf-preĝejo en Frei-Weinheim
evoluo de la loĝantonombro
jaro loĝantoj
1787 220
1815 192
1861 606
1905 838
1998 5661
2008 5443

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Denkmaltopographie: Kulturdenkmäler in Rheinlandpfalz Kreis Mainz-Bingen 18.1 S. 337