La friga ĉapo estas konus-forma ĉapo, kies vertico mole refalas antaŭen, tiel nomata ĉar ĝin surmetis la loĝantoj de Frigio, antikva popolo en Malgranda Azio. En pentraĵoj sur helenaj vazoj la friga ĉapo signas la trojanojn.

La tri saĝuloj montrataj kun frigaj ĉapoj en la Baziliko de Sankta Apolinaro Nova, Raveno

En la antikva Romio, la sklavoj liberigitaj de siaj mastroj devis surhavi tiun ĉapon dum la liberigo. Tial ĝi estis poste rigardata kiel simbolo de liberiĝo, kvankam tion postulis la romia leĝo kiel signo ne tiom pri liberiĝo, kiom pri antaŭa sklaveco. Oni ekfaris ĝin por ke la liberigitoj, ankoraŭ 'makulita' de sia devena statuso, ne povu pretendi al la samaj honoroj kiel la deorigine liberaj.

La friga ĉapo estis unue abunde uzata dum la Franca Revolucio de 1789. Estis periodo kiam ĉiuj devis nepre havi tion surkape; tiuj, kiuj ne faris tiel, estis suspektataj pro malbona revoluciismo. Poste ĝi estis uzata de ĉiuj respublikaj reĝimoj de Francio. La virino, kiu simbolas la francan respublikon, t.e. Marianne, surhavas frigan ĉapon.

Poste, la friga ĉapo estis ankaŭ uzata sur la naciaj blazonoj de Argentino, Bolivio, Haitio, Kubo, Kolombio, Nikaragvo kaj Salvadoro. Ankaŭ ĝi troviĝas sur la blazonoj de la usona subŝtato Nov-Ĵerzejo, de la brazila subŝtato Sankta Katarino, kaj de la argentinaj provincoj Bonaero, Katamarkio, Corrientes, Jujuy, Mendoza, San-Juan kaj Tukumano; Jujuy kaj Mendoza havas ĝin ankaŭ sur la flagoj.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti


Eksteraj ligiloj redakti