Galápagos (Guadalajara)

Galápagos [gaLApagos] (Emidoj, kiuj aperas en la blazono) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Galápagos
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19174
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Guillermo Rodríguez Ruano (C's)
Demografio
Loĝantaro 2 673  (2023) [+]
Loĝdenso 70,46 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 42′ N, 3° 20′ U (mapo)40.695277777778-3.3380555555556Koordinatoj: 40° 42′ N, 3° 20′ U (mapo) [+]
Alto 736 m [+]
Areo 33,99 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Galápagos (Hispanio)
Galápagos (Hispanio)
DEC
Galápagos
Galápagos
Situo de Galápagos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Galápagos, Guadalajara [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas galapagueño. La censita loĝantaro en 2016 estis de 2 395 loĝantoj kaj la denseco estas de 70,46 loĝ/km².

Situo redakti

Galápagos situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kamparo de Gvadalaĥaro en la centr-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, lime kun la Madrida Regiono, je altitudo de 736 m super marnivelo; je 23 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 33,99 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°41′43″N 3°20′17″Ok.

Historio redakti

Ne estas restaĵoj de antikveco ĝis la unua mencio kiel "loko" dependa de la tiam ekzistanta kaj nun malaperinta domaro de Alcolea de Torote, de kiu ja estas referencoj el la 8-a jarcento. En 1133 oni citas la nomon de Galápagos kiel limo de la teritorio alfoz de Gvadalaĥaro, sed ne klaras ĉu estas nur toponimo de simpla loko aŭ kiel loĝata loko.

Ĉe la citita domaro de Alcolea de Torote, ĝi estis parto unue de la senjorio de la Monaĥejo de la Vito, proksima al Aranda de Duero, kaj poste estis de la ordeno de la monaĥinoj de Sankta Klara de Gvadalaĥaro, precize en 1311. Poste tiuj donis la senjorion en 1332 al la Ĉefepiskopujo de Toledo. Tiel ĝi restis ĝis 1430, kiam la reĝo Johano la 2-a donis la rajton kolekti la impostojn al la Monaĥejo de Sankta Bartolomeo de Lupiana.[1]

En 1585, la reĝo Filipo la 2-a donis al Galápagos la titolon de Urbeto (urbo)|Villa, kun municipa teritorio, kontraŭ pago. Poste pro ŝuldoj de la villa, la jurisdikcio venis al la grafo de Moriana del Río, Juan de Orcasitas y Avellaneda en 1698. Tio pluis ĝis la desamortización de Mendizábal kaj la malapero de la senjorio, date ambaŭ de 1812.[2]

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis en multaj lokoj, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Galápagos, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Galápagos ĉe Chueca. Poste okazis rekuperado pro proksimeco al la provinca ĉefurbo kaj al la industria akso de Koridoro de Henares ĝis la nunaj pli ol 2 000.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj. Industrio, transporto.

Vidindaĵoj redakti

 
Palaco baroka. Centra pordego kun nobela blazono.
  • Preĝejo de Sankta Petro de Antiokio. Absido de la 12-a jarcento kaj atrio renesanca de la 16-a jarcento.
  • Palaco de la Grafoj de Moriana, konata ankaŭ kiel "Granda Domo".
  • Ĉefa placo Plaza Mayor.

Notoj redakti

  1. Pueblos de España Arkivigite je 2011-03-02 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 3/1/2011.
  2. Web del Ayuntamiento de Galápagos: Localización e Historia Alirita la 3/1/2011.

Vidu ankaŭ redakti