Gazelle (nederlanda vorto por gazelo), aŭ plene Koninklijke Gazelle, estas nederlanda biciklofabrikanto. Ĝi rajtas uzi la adjektivon "reĝa" ("koninklijk") laŭ nederlanda leĝo ekde 1992. Ĝia fabriko situas en Dieren. La kompanio estas la ĉefa marko de bicikloj en Nederlando. La logoo kompania estas saltanta gazelo.

Gazelle
Koninklijke Gazelle N.V.
bicycle manufacturer • entrepreno vd
Dum 1892 - nekonata/nuntempe
Jura formo naamloze vennootschap
Sidejo Dieren
Lando Nederlando
Agokampo bicikloŜarĝbicikloMotorizita biciklo
Posedata de Pon Holdings vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Logoo de Gazelle sur malnova biciklo. La emblemo kun la gazelo estas in la cirkla supera parto, super la supera nito.

La kompanio antaŭe produktis ankaŭ aŭtojn kaj motorbiciklojn. Tio komplete finis, la firmao nun produktas biciklojn, elektrikajn biciklojn kaj biciklopartojn.

Willem Kölling komencis la firmao en 1892. Li estis oficisto ĉe la poŝta kaj telegrafa servo de la registaro, tiam sub la ministerie van Waterstaat, Handel en Nijverheid, poste la PTT. Kiam li rimarkis ke bicikloj estis bone venditaj, li kreis kun Rudolf Arentsen la firmaon Kölling en Arentsen. Tio iĝis N.V. Gazelle Rijwielfabriek v/h Arentsen en Kölling en 1915.

Dum tiuj fruaj jaroj la kompanio kreskis fortune. Ĝi uzis la kolonian vendomerkaton por sia kreskado. Nederlanda Hindio estis speciale grava merkato por vendi biciklojn. Do la firmao direkte havis avantaĝon de koloniismo. Dum la 1930-aj jaroj oni ankaŭ produktis sukcesajn motorbiciklojn.

La dua mondmilito estis katastrofa por Gazelle. Multon de la inventaro la okupantoj konfiskis kaj speciala Sprengkomando (eksplodaĵa armeordono) detruis la restantajn maŝinojn en 1945. Je la fino de la milito la produktado tute ĉesis. La unuaj postmilitaj bicikloj aperis nur en 1946.

La kompanio fuziis kun Batavus je 1964, sed tio estis malfarata jam en 1966. Tube Investments aĉetis la fabrikanton en 1971, nomante ĝin Gazelle Rijwielfabriek B.V. De tiam Gazelle ne plu estas sendependa kompanio. Ĝi kreis aŭtojn dum la 1970-aj jaroj.