George MACLOSKIE (naskiĝis la 14-an de septembro 1834 en Castledawson, Irlando; mortis la 4-an de januaro 1920) estis irlanda natursciencisto.

George MacLoskie
Persona informo
Naskiĝo 14-an de septembro 1834 (1834-09-14)
en Castledawson
Morto 4-an de januaro 1920 (1920-01-04) (85-jaraĝa)
en Princeton
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco UsonoIrlando
Alma mater Reĝina Universitato de Belfast
Okupo
Okupo botanikistoesperantisto
vdr

Li studis natursciencon kaj fizikon en la Reĝina Universitato de Belfast ĝis 1958. Poste li studis teologion kaj de 1861 ĝis 1873 estis presbiteriana paroĥestro en Ballymoney.

De 1875 ĝis 1906 li estis profesoro pri biologio ĉe Universitato Princeton. Li fariĝis doktoro pro honoro de la Reĝina Universitato kaj de Universitato de Londono. Li membris en pluraj sciencaj asociaj kaj verkis librojn kaj artikolojn interalie pri insektoj kaj botaniko.

Liajn postlasaĵojn, ĉefe notlibrojn, gardas la biblioteko de Universitato Princeton. Interalie estas notlibroj pri Esperanto, ĉar Macloskie interesiĝis pri ĝi. Li publikigis artikolon pri La forteco de Esperanto (The strength of Esperanto) en la revuo Harper's Weekly la 6-an de oktobro 1906.

Lia tombo estas en Princeton. Speco de violoj estis nomita laŭ li Viola macloskeyi.

Eksteraj ligiloj redakti