Gralariedoj, aŭ laŭ la latina scienca nomo Grallariidae kaj laŭ surlokaj nomoj torororiojgralarioj, estas familio de malgrandecaj paseroformaj birdoj de subtropikaj kaj tropikaj Centra kaj Suda Ameriko. Ili estas inter 10 kaj 20 cm longaj, kaj estas rilataj al la formikbirdoj, nome Tamnofiledoj, kaj al la Konopofagedoj. Ili estis iam lokitaj en la Formikariedoj, sed studoj dey Rice (2005) kiuj indikis distingan familion estis subtenitaj. Kaj la nordamerika kaj la sudamerika komitatoj de AOU agnoskis tiun familion tuj poste. Tiu familio enhavas probable ĉirkaŭ 50 speciojn en 1 granda kaj kvar malgrandaj genroj.

Giganta gralario, Grallaria gigantea.
Grallariidae map.svg
Grallariidae map

Priskribo redakti

Tiuj estas arbaraj birdoj kiuj tendencas manĝi insektojn ĉe aŭ proksime de la grundo ĉar multaj estas specializitaj formikomanĝantoj. Plej estas nemultkoloraj aspekte kun nuancoj de (ruĝeca) bruno, nigro kaj blanko. Kompare al aliaj birdoj kiuj specializiĝas en ĉasado de formikoj, tiu familio estas la plej ligita al la grundo. La longaj, povegaj kruroj (kiuj havigas al la birdojn distingan rektan sintenon: rigardu la foton) kaj esence vestiĝa vosto helpas al tiu vivostilo.

Ili demetas du aŭ tri ovojn en nesto en arbo, kiujn ambaŭ seksoj kovas.

Sistematiko redakti

La gralarioj estas sekse monomorfaj; ili similas al la pitoj je tio ke ili estas praktike senvostaj, ili saltetas kiel kelkaj turdoj, kaj estas multe pli facile aŭdi ilin ol vidi ilin – kvankam ties voĉoj povas esti malkutimaj inter paseroformaj.

Specioj redakti

Tipaj gralarioj – tribo Grallariini / subfamilio Grallariinae

Malgrandaj gralarioj – tribo Myrmotherini / subfamilio Myrmotherinae

Referencoj redakti

  • Rice, Nathan H. (2005a): Phylogenetic relationships of antpitta genera (Passeriformes: Formicariidae). Auk 122(2): 673-683. [angla kun hispana resumo] DOI:10.1642/0004-8038(2005)122[0673:PROAGP]2.0.CO;2 PDF kompleta teksto Arkivigite je 2010-05-05 per la retarkivo Wayback Machine
  • Rice, Nathan H. (2005b): Further Evidence for Paraphyly of the Formicariidae (Passeriformes). Condor 107(4): 910-915. [angla kun hispana resumo] COI:10.1650/7696.1 PDF kompleta teksto

Eksteraj ligiloj redakti