Gu Hongzhong (en ĉina 顾闳中 Gù Hóngzhōng) (937–975) estis ĉina pentristo dum la periodo nome de la Kvin Dinastioj kaj Dek Regnoj de la historio de Ĉinio.

Duono de la versio de la verko de la 12a jarcento de la Suda Dinastio Tang en Ĉinio nome Noktaj plezuroj de Han Ksizai, originalo de Gu Hongzhong. La pentraĵo portretas servistojn, muzikistojn, monaĥojn, infanojn, gastojn, kaj gastigantojn ĉion en ununura socia medio. Ĝi funkcias kiel profunda rigardo en la ĉinan socian strukturon de la tempo.
Gu Hongzhong
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 937 (0937-01-01)
Morto 1-an de januaro 975 (0975-01-01) (38-jaraĝa)
Ŝtataneco Sud-Tango
Okupo
Okupo pentristo
Verkoj The Night Revels of Han Xizai
vdr

Gu estis aktiva ĝis 960[1] kaj ĉefe kiel kortega pentristo de la imperiestro de Suda Tang nome Li Ju. Lia plej bone konata verko estas Noktaj plezuroj de Han Ksizai (韩熙载夜宴图). La originalo de Gu jam ne plu ekzistas, sed la pentraĵo survivas kiel 12a-jarcenta kopio farita dum la venonta Dinastio Song (960–1279). Tiu pentraĵo estas hejmenigita en la Palaca Muzeo de Pekino.[1][2]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 The Private Realm of the Literati. University of Washington: A Visual Sourcebook of Chinese Civilization. Konsultita la 27an de Aŭgusto 2012.
  2. Ebrey, Patricia Buckley (1999). The Cambridge Illustrated History of China. Cambridge: Cambridge University Press. p. 148. ISBN 0-521-66991-X (paperback).

Bibliografio redakti

  • Kurz, Johannes L. (2011). "Han Xizai (902-970): An Eccentric Life in Exciting Times", in Peter Lorge (ed.), The Five Dynasties and Ten Kingdoms. Hong Kong: Chinese University Press.
  • Lee, De-nin Deanna (2010). The Night Banquet: A Chinese Scroll through Time. Seattle, University of Washington Press, 2010.