Gumbota danco

moderna afrika danco

Gumbota danco, zulue isicathulo, angle gumboot dance, estas moderna afrika danco, kiu ofte montratas en Sud-Afriko, ekzemple en la turistaj centroj, disvastiĝis ankaŭ al la najbaraj landoj kiel Zimbabvo kaj Namibio, sed ankaŭ prezentiĝas tutmonde okaze de rondvojaĝoj de sudafrikaj dancgrupoj. La danco konsideratas praformo de la frapa dancado.

dancisto de gumbota danco en 2006

Deveno redakti

La zulua nomo de la danco („isicathulo“) venas de la gumbotoj portataj dum la dancado. La danco evoluis ĉirkaŭ la jaro 1880 inter la malhelhaŭtaj laboristoj en la orminejoj ĉirkaŭ la urbo Johanesburgo en Sudafriko. Iliaj vivaj kaj laboraj kondiĉoj estis katastrofaj kaj la danco estis reago je la rasisma subpremo laŭ la ŝtata sistemo de apartismo kaj la senbrida ekspluatado de la laborfortoj. Tiel el la afrika muzika heredaĵo la minejaj laboristoj per la solaj "muzikiloj", kiuj restis al ili, nome la propraj korpoj kaj botoj, evoluigis "propran lingvaĵon" el ritmo kaj muziko. La blankuloj kaj la malhelhaŭtuloj en la minejoj evoluigis lingvafrankaon el la angla kaj ses lokaj lingvoj, nomata Fanagalo, sed la minejaj laboristoj inter si ne rajtis paroli. Por povi interkomuniki en la minejoj, la malhelhaŭtaj laboristoj simile al la tradicia komunikado per tamburoj aŭ la morsa kodo, evoluigis kodon el ritmoj per batado de la manoj al la gumbotoj, frapado de la piedoj al la tero kaj sonorigo de la ĉenoj. Tiu mineje ekestinta formo de komunikado iom post iom kutimiĝis ankaŭ "super la tersurfaco" kaj evoluiĝis al socia kaj kultura esprimilo. Unuflanke la danco celis doni kuraĝon kaj forton al la junaj laboristoj. Samtempe tamen ili per ŝajne senpolitikaj tekstoj kaj dancaj movoj kaŝe mokis pri la blankhaŭtaj policistoj kiuj gardis la dancantoj. Aparte ofte la dancistoj parodie kopiis la movojn de la gardantoj, sen ke eblis pruvi tiun mokan kopiadon.

 
detalo de dancprezento en 2007

Al la plej bonaj dancistoj, kiuj en vesperaj prezentoj pace distris la spektantajn aliajn laboristojn, pluraj entreprenistoj permesis fondi proprajn dancgrupojn. Tiuj grupoj kantis en siaj lokaj lingvoj, plejparte la zulua, sota kaj kosa, kaŝite en metaforoj, pri la mizera vivo, malbonaj salajroj kaj ĉefoj, sed ankaŭ pri sopiro pri familio kaj amo. La blankhaŭtuloj aŭskultis amuzite sed nenion komprenis. Iom post iom la dancgrupoj ne nur uziĝis por vespere distri la laboristojn, sed ankaŭ kiel varbiloj pri la minejoj, ekzemple kiam venis gravaj gastoj. La danco trafe ekhavis la kromnomon „literature in motion“ (literaturo en movado). Iom post iom ĉiuj minejaj societoj havis tiajn dancgrupojn, kiuj en la minejaj amfiteatrejoj koncerte konkursis unu kontraŭ la alia. Origine la prezentoj uzis nur kantadon, la ritman frapadon de la botoj al la tero kaj manfrapojn kontraŭ la botoj, neniun klasikan muzikilon. Kiam en la konkursoj pli evoluiĝis propra muzika stilo, iom post iom aldoniĝis akompano per gitaro. Nuntempe la tipa akompana ensemblo konsistas el gitaro, akordeono kaj violino. Rapide la gumbota danco samkiel tradiciaj sudafrikaj dancoj prezentiĝis en la festoj de la blankhaŭtuloj kaj en koncertoj por turistoj. La piedaj ĉenoj nuntempe kutime anstataŭiĝis per fadene ĉenigitaj metalaj botelfermiloj ĉirkaŭ la piedoj, kies sonado estas simile karakteriza, kaj diferenciga de aliaj dancoj. En kino la gombuta danco unuafoje dokumentiĝis en la sudafrika filmo Zonk! de 1950.

Ekzempla sonregistraĵo redakti

  • Gumboot guitar. Zulu street guitar music from South Africa. (Music Collection of the British Library Sound Archive) Eldonejo Topic Records, Londono 2003

Literaturo redakti

  • Carol Muller, Janet Topp Fargion: Gumboots, Bhaca Migrants, and Fred Astaire: South African Worker Dance and Musical Style. En: African Music, Vol. 7, No. 4, 1999, paĝoj 88–109