György Aranka (episkopo)

György Aranka [djordj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Aranka György estis hungara pastro, kalvinana episkopo, predikisto. Lia nobela antaŭnomo estis zágoni . Lia filo estis samnoma verkisto György Aranka.

György Aranka [1] naskiĝis en 1705 en Habsburga Imperio en Transilvanio, en Koronka (nuntempa Corunca en Rumanio. Li mortis la 9-an de junio 1767.

Biografio redakti

György Aranka frekventis kolegiojn en Marosvásárhely kaj Nagyenyed, poste ekde 1728 li plulernis en Ĝenevo, ekde 1731 en Basel. En la sekva jaro li hejmenvenis kaj estis predikisto precipe en Marosvásárhely. Liaj baldaŭaj ĉefaj postenoj kaj titoloj estis:

  • en 1755 eklezia dekano
  • inter 1760-1765 eklezia ĉefnotario kaj vicepiskopo
  • en 1765 episkopo.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Örökös ház… melyből czegei Vass Dániel úrnak meghidegedett tetemeinek koporsóba való bezárattatásának alkalmatosságával... (1741)
  • Isten elejbe bocsátott könyörgéseknek együgyü gyakorlása (1766)
  • A ker. léleknek halál félelmei ellen való vigasztalásai (1768)

Fontoj redakti