Gyula Benczúr (kuracisto)

Gyula Benczúr [djula bencUr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Benczúr Gyula estis hungara kuracisto, kuracisto pri internaj malsanoj, balneologo, reŭmatologo, profesoro. Lia patro estis elstara pentristo Gyula Benczúr, liaj fratinoj estis Olga Benczúr kaj Ida Benczúr.

Gyula Benczúr
Persona informo
Naskiĝo 31-an de marto 1879 (1879-03-31)
en Munkeno
Morto 23-an de junio 1961 (1961-06-23) (82-jaraĝa)
en Budapeŝto
Familio
Patro Gyula Benczúr
Frat(in)oj Olga BenczúrIda Benczúr
Okupo
Okupo kuracisto
vdr
Gyula Benczúr pentrita de Gyula Éder

Gyula Benczúr [1] naskiĝis la 31-an de marto 1879 en Munkeno. Li mortis la 23-an de junio 1961 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gyula Benczúr akiris kuracistan diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1904. En 1910 li studvojaĝis al Germanio kaj Francio. Li laboris en kliniko en Budapeŝto. En 1916 li estis nomumita privata profesoro, poste eksterordinara profesoro. En 1918 li fondis hospitalon pri pulmomalsanuloj. Inter 1919 kaj 1934 li estis ĉefkuracisto en kuracbanejo.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Hydro- és thermotherápia (1914) - studenta lernolibro
  • Gyakorlati balneológia és klimatológia. Különös tekintettel a hazai viszonyokra. (1939)

Fontoj redakti