Héctor Bellerín

kataluna kaj hispania futbalisto

Héctor Bellerín (per plena nomo Héctor Bellerín Moruno) (naskiĝis la  19-an de marto 1995(nun 1995-03-19) en Calella, Katalunio, Hispanio, do nun 29-jara) estas kataluna kaj hispania profesia futbalisto. Ekde la jaro 2016 li estas membro de la vira hispana nacia teamo de futbalo, post kiam antaŭe jam de la jaro 2011 li partoprenis en la naciaj teamoj de sub-16-, sub-17-, sub-19- kaj sub-21-jaruloj. Kiel infano ekde la oka vivjaro li ludis futbalon en la junularaj teamoj de la klubo FC Barcelona kaj inter la jaroj 2011 kaj 2013 en futbala akademio de la klubo Arsenal F.C. en Anglio, kie li post la plenkreskiĝo daŭrigis sian karieron. En la futbala sezono 2013-2014 li estis pruntita al la same anglia klubo Watford F.C.. Li partoprenis kadre de la hispana nacia teamo en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 en Francio, kaj en ties matĉoj rekoneblis per la ĉemiza numero "12".

Héctor Bellerín
Persona informo
Naskonomo Héctor Bellerín Moruno
Naskiĝo 19-an de marto 1995 (1995-03-19) (29-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo futbalisto
vdr