Hans MARR (naskiĝinta la 7-an de oktobro 1914 en Oberhof, mortinta la 20-an de marto 1942 en Barisaŭ) estis germana ŝufaristo kaj skisaltisto.

Hans Marr
Persona informo
Naskiĝo 7-an de oktobro 1914 (1914-10-07)
en Oberhof
Morto 20-an de marto 1942 (1942-03-20) (27-jaraĝa)
Ŝtataneco Germana Regno
Okupo
Okupo skisaltisto
vdr

Vivo redakti

Marr, filo de ŝufaristo[1] jam junulaĝe interesiĝas pri skiado. Post konstruo de la unua moderna skisaltejo en sia naskiĝurbo (Hindenburgschanze) li tie pioniris. Dum la Turingiaj ĉampionadoj de 1930 li ĝuis la unuan venkon. En 1933 li estis 1933 venkisto inter la juna generacio de germanaj saltistoj (Deutscher Meister der Jungmannen). Sur Holmenkollen apud Oslo li atingis 48,5 m kaj 48 m; okaze de la Landaj ĉampionadoj 1934 de Govio 6 en Oberhof li denove venkis inter la pli junaj. Venko samklasa estis ankaŭ en 1934 en Braunlage.

Marr apartenis al la germana teamo dum la Vintra Olimpiko 1936 en Garmisch-Partenkirchen. Ĉe unuopa saltado disde normala saltejo li atingis (kiel la plej bona inter la germana teamo) la dekan rangon. Ekde 1937 li anis kiel suboficiro al regimento 100, de Gebirgsjäger 3 (malpeza infanterio) je Bad Reichenhall.

Dum la ĉampionadoj de nordia skiado en Lahti en 1938 li atingis la rangon 18 post 63 kaj 61 metroj saltolongece.[2] En 1939 ĉe samtipaj ĉampionadoj en Zakopane li estis sur rango 13. En la 6.1.1940 li venkis ĉe Skisaltejo Rhodaer Grund (Erfurto). Sur la oberhof-a skisaltejo Schanze des Friedens li atingis en 1941 la plej grandan iam atingitan saltolongecon de 72 metroj.[3] Por la 7.3.1941 Marr ricevis frontan formpermeson por partopreni la konkurson en Kranjska Gora. Tiam Rudi Gering el najbara Gehlberg atingis per 118 metroj rekordon.

Marr falis dum la Dua mondmilito en Belorusio post kiam li skie eksplodigis minon. Li anomime entombigitis en Ŝĉibunij. Planitis translokigo al la tombejo milita de Duĥovŝĉina kie legeblas liaj personaj datumoj enlibre.[4]

Honoroj redakti

En Oberhof kaj medioj ekzistas regiona konkurso nome Hans-Marr-Pokal. En la 1950-aj jaroj ekzistis la ideo alinomi Jugendschanze am Wadeberg por li. Tio bedaŭrinde rifuzitis en la jaro 1956-a. [5]

Literaturo redakti

  • Jens Jahn, Egon Theiner: Enzyklopädie des Skispringens, unua eldono, AGON Sportverlag, Kaselo 2004, ISBN 3-89784-099-5

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Aliaj privataĵoj jene: lia fianĉino nomiĝis Uschi, lia frato Günter.
  2. Egon Theiner: Enzyklopädie des Skispringens, p. 154
  3. Saltejrekorda listo
  4. Laŭ informo fare de Volksbund Deutsche Kriegsgräberfürsorge, filio kasela, 2015
  5. "Historische Sportstättenwanderung Oberhof". Arkivita el la originalo je 2013-08-14. Alirita 2022-02-13.