Heinrich Friedrich Abt

Heinrich Friedrich ABT (naskiĝinta en Kranichfeld, mortinta la 12-an de majo 1793 en Vajmaro) estis germana medicinisto.

Vivo redakti

En marto 1773 Abt finstudis per disertaĵdefendo ĉe la Universitato de Gießen. Li iĝis kortega kuracisto sub la regado de duko Karlo Aŭgusto (Saksio-Vajmaro-Eisenach). Post sia nomumiĝo en la jaro 1784 li loĝis en la Pogwisch-domo kune kun la ĉambra prezidanto Johann Christoph Schmidt. La ekzakta dato de la nomumiĝo estis la 5-a de julio 1784. Per tio konatas ke li laboris antaŭe en Eisenach.[1] Ĉe la katalogo "Weimarer Hof-Staats- und Adreß-Calender" aperis lai nomo ekde 1785.[2] Pri la mortokaŭzo en 1793 ekzistas interesa noto de la usona germanisto W. Daniel Wilson: Abt mem ne konfidis la sanigpovon de medikamentoj sed preferis kiel sanigilon aŭtunajn rapojn.[3] Kromaj informoj pri la vivo de tiu ĉi oficisto tre malmultis.

Almenaŭ Johann Wolfgang von Goethe, kiu ĝenerale flegas dankeme la memoron pri kuracistoj, nenie menciis ties nomon. En la leterinterŝanĝo inter Karlo Aŭgusto kun la patrino Anna Amalia li menciitis.[4] li apenaŭ menciitis kio nenormalas ĉe kortegaj medicinistoj. Alia kortega kuracisto, Wilhelm Ernst Christian Huschke, kontraŭe ofte menciitis.[5] Sed nekrologo ĉe "Weimarischen Wöchentliche Anzeigen" de majo 1793 notas ke li estis ŝatata fakulo krome zorgante pri malsanuloj en prizono kaj frenezulejo. Krome li engaĝiĝis pri la malriĝaj. Lia entombigo okazas du tagojn post la morto.[6]

Krom disertaĵo Abt nenion skribitan postlasis. Nur okaze de alia doktoriĝo en Gießen li estis kontraŭparolanto.

Verkoj redakti

  • Dissertatio inauguralis medica de febre catarrhali epidemica maligna quam pro licentia summos in arte salutari honores adipiscendi, consensu gratiosi medicorum ordinis, Gießen, Braun 1773. (teksto ĉi tie)

Referencoj redakti

  1. Volker Wahl (eld.): Das geheime Consilium von Sachsen-Weimar-Eisenach in Goethes erstem Weimarer Jahrzehnt 1776 - 1786, Böhlau Verlag Weimar 2014, ISBN 978-3-412-22334-2 , p. 1066, reg.- nr. 16338. Dr. Heinrich Abt/ Eisenach wird zum Hofmedikus---ernannt.
  2. Weimarer Hof- Staats- und Adreß-Calender 1785, p. 44.
  3. Goethes Weimar und die Französische Revolution: Dokumente der Krisenjahre / W. Daniel Wilson, p. 596. Tie ĉi legeblas kun baziĝo je la gazeto Weimarische wöchentliche Anzeigen, 26-a de julio nr. 58, (1793), p. 229: Demnach ist Abt an einer geweißten Rübe gestorben, und, wie gewöhnlich, ein schlechtes Beispiel der Diätik gab, womit er mehr curirte als remeden.
  4. Alfred Bergmann (eld.): Briefe des Herzogs Carl August von Sachsen-Weimar an seine Mutter die Herzogin Anna Amalia Oktober 1774 bis Januar 1807, Jena 1938.
  5. Samloke p.75 ss.; p. 89; p. 114.
  6. Weimarische wöchentliche Anzeigen, 18.5.1793 nr. 40, p. 158.