Johann Christoph Schmidt

Johann Christoph SCHMIDT (naskiĝinta la 28-an de decembro 1727 en Bad Langensalza, mortinta la 4-an de oktobro 1807 en Vajmaro[1]) estis germana politikisto en Saksio-Vajmaro.

Pogwisch-domo en Ilm-parko; la grundon aĉetis Schmidt

VivoRedakti

Post frekvento de Landesschule Pforta li ekigis oficistan karieron. En 1776 li iĝis sekreta legatokonsilisto, en 1788 sekreta konsilisto kaj ĉambra prezidanto en Vajmaro. Tiun ĉi lastan postenon ĝis tiam plenumis Johann Wolfgang von Goethe kion komunikis Friedrich Schiller al sia amiko Christian Gottfried Körner en letero skribita en la 14.11.1788.[2] Schmidt nerekte partoprenis la skandalan verdikton de la infanmurdistino Johanna Catharina Höhn (kiel ekz. Goethe), tamen ekzistas de li paragrafo sub skribaĵo de duko Karlo Aŭgusto (Saksio-Vajmaro-Eisenach) al la registaranoj (de la 24.11.1783):[3] Schmidt estis amiko de Friedrich Gottlieb Klopstock dum junulecaj tagoj estante frato Maria Sophia Schmidt je kiu Klopstock havis pasian senton. Tiutempe Schmidt mem eĉ provis verki odojn. Schmidt ĉiam restis senedzina. Loĝis en sia domo, laŭ W. Daniel Wilson, alia senedzulo, la kortega medicinisto Johann Heinrich Abt.[4].

Apud la Goeta ĝardendomo situas la Pogwisch-domo kun grundoj kiujn iam aĉetis Johann Christoph Schmidt.[5]

NotojRedakti

  1. Effi Biedrzynski: Goethes Weimar. Das Lexikon der Personen und Schauplätze. Dua eldono. Artemis & Winkler, Zürich 1993, ISBN 3-7608-1064-0, p. 388
  2. Goethes Gespräche, Biedermannsche Ausgabe, Bd. 1: 1749–1805, eldonis Wolfgang Herwig, München 1998, p. 455.
  3. Rüdiger Scholz (eld.) (2004): Das kurze Leben der Johanna Catharina Höhn. Kindesmorde und Kindesmörderinnen im Weimar Carl Augusts und Goethes. Die Akten zu den Fällen Johanna Catharina Höhn, Maria Sophia Rost und Margarethe Dorothea Altwein. Würzburg: Königshausen & Neumann, p. 90-91
  4. books.google.de: Goethes Weimar und die Französische Revolution: Dokumente der Krisenjahre / W. Daniel Wilson, p. 596.
  5. koncerne Schmidt kaj ties domon ĉe Horn kp. Wolfgang Huschke: Die Geschichte des Parkes von Weimar (=Thüringische Archivstudien, eldonis Willy Flach), Weimar 1951, p. 68-69; p. 90-91 ; p. 88; p. 103-104