Hinojosa de San Vicente

Hinojosa de San Vicente [inoĥOsa de sanvicEnte] (Fenkolejo de Sankta Vincento) estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Hinojosa de San Vicente
la centra placo
la centra placo
la centra placo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Montaro de San Vicente
Poŝtkodo 45645
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Jorge Juan Muñoz Jiménez
Demografio
Loĝantaro 461  (2011)
Loĝdenso 14,87 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 6′ N, 4° 43′ U (mapo)40.1025-4.7230555555556Koordinatoj: 40° 6′ N, 4° 43′ U (mapo) [+]
Alto 651 m [+]
Areo 31 km² (3 100 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Hinojosa de San Vicente (Hispanio)
Hinojosa de San Vicente (Hispanio)
DEC
Hinojosa de San Vicente
Hinojosa de San Vicente
Situo de Hinojosa de San Vicente

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hinojosa de San Vicente [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Hinojosa de San Vicente en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Toponimio redakti

La termino "Hinojosa de San Vicente" devenas el abundo de fenkoloj (hinojo) en la zono kaj pro situo en la Sierra de San Vicente.

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas Jorgos. La censita populacio en 2011 estis de 461 loĝantoj kaj la denseco estas de 14,87 loĝ/km².

Situo redakti

Hinojosa de San Vicente estas situa en la nordokcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de San Vicente en la nordokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 1320 m; je 80 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 31 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°06′09″ N 4°43′23″ Ok.

Geografio redakti

La municipo troviĝas situanta «sur la suda parto de la monteto de San Vicente».[1] Ĝi apartenas al la komarko de Sierra de San Vicente kaj limas kun la municipaj teritorio de Navamorcuende, El Real de San Vicente, Castillo de Bayuela, San Román de los Montes kaj Marrupe, ĉiuj de la provinco de Toledo.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio redakti

En la montaro laŭ legendo troviĝas «la kavo kie kaŝiĝis la sanktuloj Vicente, Sabina kaj Cristeta, naturaj el Talavera la Vieja kiuj poste estos martirigitaj en Avilo dum la persekutado de Diokleciano».[1] En la antikvo estis tie ermitejo dediĉita al tiuj sanktuloj.

En la tero nome Cerro de San Vicente (Monteto de sankta Vincento) fondiĝis la vilaĝo en 1522. Ĝi apartenis al Castillo de Bayuela ĝis 1632, kiam Filipo la 4-a donis la titolon de vilaĝo.

De islama epoko ankoraŭ observeblas parto de la ruinoj de la kastelo kiun konstruigis Miramolin al-Nasi, filo de Mohameto.

Meze de la 19a jarcento estis 300 domoj. Dum la unua duono de la 20a jarcento estis pli da 1,000 loĝantoj, sed meze de la jarcento komencis elmigrado pro malbona situacio de la agrikulturo kaj manko de servoj kaj la populacio duoniĝis.

Monumentoj redakti

  • Ruinoj de la kastelo.
  • Ermitejo de Sankta Roĥo.
  • Ermitejo de Sankta Sebastiano.
  • Preĝejo (paroĥa) de la Koncipiĝo.
  • Monaĥejo de Karmelanoj.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Madoz, volumeno 9, paĝo 209.

Vidu ankaŭ redakti