Hinrich Brunsberg (aliaj skribmanieroj de lia individua nomo estas HeinrichHenryk) naskiĝis proksimume 1350 en la landoj de la ordeno de germanaj kavaliroj kaj mortis inter 1428 kaj 1435[1] supozeble en Stettin) estis germana arĥitekto, kiu stampis la mezepokan brikogotikon en nordorienta Germanujo. Li verkis proksimume 1400 precipe en la Margraflando Brandenburgio kaj en la duklando Pomerio.

Hinrich Brunsberg
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1350 (1350-01-01)
en Ŝtato de la Teŭtona Ordeno
Morto 1-an de januaro 1428 (1428-01-01) (78-jaraĝa)
en Szczecin
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo arkitekto
vdr
Iama urbodomo de Königsberg kaj nuna kulturdomo de Chojna
Maria-Preĝejo en Chojna
Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo en Stettin

Vivo redakti

Heinrich Brunsberg naskiĝis proksimume 1350 en la baltamara regiono, supozeble en la urbo Braunsberg. En 1372 li akiris la civitanecon de Danzig, kie li pruveble 1378 posedis terpecon je sia nomo. Proksimume 1400 li estis unuafoje menicata en la dokumento de la urbo Stettin. Kun la jarnombro 1401 enskribo ĉe la norda kapelo de la Katarina-Preĝejo en la kvartalo Novurbo de Brandenburgo nomas lin konstruestro de la preĝejo. El la jaro 1428 devenas la lasta mencio en la ekleziaj registroj de Stettin. Supozeble li mortis tie baldaŭ post tio, plej malfrue tamen en 1435 post finkonstruo de la Maria-Kapelo ĉe la preĝejo Sankta Katarina en Brandenburgo.[1]

Verkoj redakti

Literaturo redakti

  • Robert Dohme: Brunsberg, Heinrich. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Volumo 3, Duncker & Humblot, Lepsiko 1876, p. 452 s.
  • Max Säume: Hinrich Brunsberg, ein spätgotischer Baumeister. En: Baltische Studien. Neue Folge Bd. 28, Leon Saunier, Stettin 1926, pj. 215–326
  • Nikolaus Zaske: Hinrich Brunsberg. En: Ule Lammert (eldoninto): Große Baumeister. Berlino 1990, volumo 2, p. 9 sj., ISBN 3-362-00455-5

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Säume: Hinrich Brunsberg, ein spätgotischer Baumeister. pj. 293–294