Hisilo

linio kun kiu la velo de velŝipo estas levita

En naŭtiko, la hisilo[1][2]:59 (angle halyard, france drisse, germane Fall) estas ŝnuro, kiun oni uzas por hisi (suprenigi) velonflagon. Ĝi estas parto de la mova rigilaro de ŝipo.

Maristoj de Usona mararmeo hisantaj sur la velŝipo USS Constitution

Priskribo redakti

Kiam velo estas denove uzata, oni hisas la velon sur la maston kaj jardon; kiam oni ĉesas uzi la velon, oni malhisas ĝin. Por tio, oni uzas ŝnurojn, nomitaj hisilojn. Depende de la formo de veloj, velo povas havi unu aŭ du ŝnurojn.

Ŝnuro uzata por hisi (suprenlevi) / malhisi (mallevi) flagon aŭ standardon ankaŭ nomiĝas hisilo.

Etimologio redakti

La Esperanta vorto hisilo estas substantivigita formo de la verbo his/i, kiu devenas de ĝermanaj lingvoj (germane hissen, nederlande hijsen, angle hoist “hisi”).

Referencoj redakti

  1. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: his/il/o
  2. Clissold, Peter. Marista Terminaro (esperante).

Eksteraj ligiloj redakti