IATE (terminologio)

IATE (angle Inter-Active Terminology for Europe - lit. "Interaktiva Terminologio por Eŭropo") estas plurlingva terminologia datumbazo kun terminoj uzataj en dokumentoj de la Eŭropa Unio. Ĝi estas alirebla senpage[1]. La projekto estis lanĉita en 1999 por disponigi ununuran aliron al ĉiuj rimedoj pri terminologio de EU por simpligi aliron al informoj, kaj ankaŭ por certigi normigon inter EU-instancoj. Somere 2004 la datumbazo komencis esti uzata de institucioj kaj agentejoj de EU.

Funkciado redakti

IATE enhavas pli ol 8 milionojn da terminoj kaj funkcias en la 24 oficialaj lingvoj de la Eŭropa Unio[2](fr) .

Ĉiu tradukisto de eŭropa institucio povas aldoni aŭ ĝisdatigi la informojn enhavitajn en la bazo. Okaze de la kronvirusa pandemio estis aldonitaj terminoj en rilate al epidemiologio kaj publika sano[3].

En ĉiu propozicio, ciklo de konfirmo estas aŭtomate lanĉita, dum kiu la terminologoj de la lingvaj departementoj kontrolas la novajn aŭ modifitajn informojn.

Partneraj instancoj redakti

La partneroj de IATE estas :

Historio redakti

La projekto estis lanĉita en 1999 kun la celo provizi normigitan retan infrastrukturon por ĉiuj terminologiaj rimedoj de Eŭropa Unio[4].

La sekvaj datumbazoj, kiuj ne plu ekzistas, estis integritaj en IATE

La kreado de la datumbazo kostis entute 1,41 milionojn da eŭroj por la periodo 1999-2003.[2] La elspezoj estis financitaj sur la buĝeto de la institucioj kaj la partoprenantaj eŭropaj instancoj.

Vidu ankaŭ redakti

Tradukoscienco

Traduko

Ekstera ligilo redakti

Retejo de la terminologia datumbazo de IATE: https://iate.europa.eu

(en) Oftaj demandoj kaj respondoj pri IATE

Referencoj redakti