Inguŝa lingvo estas lingvo parolata de ĉirkaŭ 230.315 homoj (1989), kiuj vivas ĉefe en rusia federaciero Inguŝio. Inguŝoj loĝas ankaŭ en Ĉeĉenio, Moskvo, multaj lokoj de Siberio kaj ankaŭ en aliaj landoj: Kazaĥio, Uzbekio ka.

Inguŝa lingvo
lingvo • moderna lingvo
Naĥ-dagestana grupo • Vainakh
Parolantoj 322 900
Skribo cirila alfabeto
Lingva statuso 2 vundebla
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 inh
  Glottolog ingu1240
Angla nomo Ingush
Franca nomo ingouche
vdr

Klasifikado redakti

La inguŝa kaj la ĉeĉena lingvo, kun la batsa lingvo, formas la naĥan lingvan branĉon de la orient-kaŭkazia lingvaro.

Oficiala statuso redakti

La inguŝa estas oficiala lingvo de Inguŝio, federacia parto de Rusio.

Skriba sistemo redakti

La inguŝa lingvo estas skribita lingvo. La unuaj provoj skribi inguŝe estis per arab-bazita skriba sistemo ĉe komenco de la 20-a jarcento. Post la Oktobra revolucio, ĝi komence ekuzis latinidan alfabeton, kiu estis pli poste anstataŭigita per cirilaj literoj. Sovetia registaro disvastigis inguŝan skribon kaj, ĝis la Dua mondmilito, faris multon por helpi disvastiĝon de literatura lingvo (aperis vortaroj kaj terminaroj, disvolviĝis mezlerneja instruado).

Historio redakti

Pretekste de batalo kontraŭ amasa banditismo, en februaro 1944 ĉiuj inguŝoj estis deportitaj al Kazaĥa SSR kaj parte al Siberio. Multaj homoj pereis survoje, portempe ĉesis funkcii ankaŭ lingvaj institucioj. Post veno de Nikita Ĥruŝĉov al potenco, inguŝoj povis reveni al Norda Kaŭkazio[1].

Referencoj redakti

  1. Генко А. Н. Из культурного прошлого ингушей // Записки коллегии востоковедов при Азиатском музее АН СССР. — Л., 1930. — Т. V. ruse

Eksteraj ligiloj redakti