Innerthal

komunumo de Svislando

Innerthal estas komunumo en la distrikto March en Kantono Ŝvico, Svislando. Ĝi havis 198 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Innerthal
Blazono de Innerthal
Innerthal
komunumo en Svislando
Kantono Ŝvico
Distrikto March
Geografia situo CH1903: 712335 / 218201 (mapo)47.1052777777788.9186111111111Koordinatoj: 47° 6′ N, 8° 55′ O; CH1903: 712335 / 218201 (mapo)
Nombro de loĝantoj 198
Areo 50,22 km²
Alteco 915 m super marnivelo
Poŝtkodo 8858
Komunumkodo 1343
Mapo de Innerthal
vdr

Geografio redakti

Innerthal situas ĉe la bordo de la Lago de Wägital, en valkaldrono ĉirkaŭita de montoj.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Innerthal limas en nordo al Vorderthal, en nordoriento al Schübelbach, en oriento al al la antaŭaj komunumoj Näfels kaj Oberurnen, kiuj je la 1-a de januaro 2011 kuniĝis al Glaruso-Nordo (GL), en sudoriento al Glaruso (GL), en sudo al Muotathal, en sudokcidento al Unteriberg, kaj en nordokcidento al Einsiedeln.

Trafiko redakti

Innertahl situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj en fundo de valo kaj estas atingebla nur de ĝia norda flanko. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio al la stacidomo de Siebnen.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Innerthal datiĝas el la jaro 1259 kiel Wegental. Ĝis 1480 Wägithal estis parto de la komunumo Tuggen, tiam la valo sendependiĝis. La komunumoj Hinterwägithal kaj Vorderwägithal disiĝis en la jaro 1776. En la jaro 1861 en la vilaĝo estis konstuita malgranda kurachotelo apud la lagobordo, kaj la loko fariĝis kuracoloko. En la jaro 1924 estis konstruita elktrocentralo, por kiu la nivelo de la lago estis altigita per baraĵo. La malnova vilaĝo dronis en la baraĵlago. La preĝejo estis eksplodigita kaj novkonstruita sur pli alta nivelo. Oni translokigis la vilaĝon al pli al alta loko. Tamen pli ol cent personoj, proksimume triono de la loĝantaro, ne trovis hejmon en la nova vilaĝo kaj devis forlasi la komunumon. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti