Internacia Statistika Instituto

La Internacia Statistika Instituto (ISI) estas profesia asocio de statistikistoj. Ĝi fondiĝis en 1885, kvankam estis internaciaj statistikaj kongresoj ekde 1853. La instituto havas ĉirkaŭ 4.000 elektitajn membrojn de la registaroj, akademiularo kaj la privata sektoro. La filiigitaj asocioj havas membrecon malfermitan al iu profesia statistikisto. La instituto publikigas diversajn librojn kaj revuojn, kaj okazigas internacian konferencon ĉiun duan jaron. La dujara kongreso estis ofte konata kiel "ISI-sesio"; tamen, ekde 2011, ĝi nun nomiĝas "Monda Statistika Kongreso de ISI". La konstanta oficejo de la instituto troviĝas en la konstruaĵo de la Nederlanda Statistika Oficejo en Leidschendam-Voorburg, antaŭurbo de Hago, Nederlando.

Internacia Statistika Instituto
Institut International de Statistique
scienca societo • organizaĵo de membroj • eldonejo de malfermita aliro • profesia societo
Komenco 1885 vd
Lando(j) Nederlando vd
Sidejo Leidschenveen
Moto Statistical Science for a Better World
Membro de Internacia Scienca Konsilio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr