Internacia alianco de virinoj

La Internacia Alianco de Virinoj (en angla: International Aliance of Women, IAW) estas internacia feminisma organizaĵo, fondita en 1904.[1] Ĝi reprezentas pli ol 50 organizaĵojn en la mondo samkiel nombron de individuaj membroj. La Internacia Alianco de Virinoj havas konsultan statuson ene de la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj kaj de la Konsilio de la partopreniga statuso ĉe la Konsilio de Eŭropo. Ĝi havas konstantajn reprezentantojn en Novjorko, Vieno, Ĝenevo, Parizo, Romo, Najrobio kaj en Strasburgo.  

Internacia alianco de virinoj
emblemo
organizaĵo
Komenco 1904
Sidejo Ĝenevo, [[]]
Ideologio

liberala feminismo • liberala internaciismo • seksa egalecohomaj rajtoj

Fondinto(j) Carrie Chapman Catt vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Arabaj kaj okcidentaj virinoj.
Arabaj kaj okcidentaj virinoj.
Plato ornamita per la simbolo "Internacia Interligo por la Balotrajto por Virinoj" de la konferenco de la organizo en Amsterdamo en 1908.

La asocio origine nomiĝis International Woman Suffrage Alliance, IWSA (Internacia Virina Voĉdonado Alianco).

La baza principo de la Internacia Alianco de Virinoj estas ke ĉiuj knabinoj kaj virinoj egalrajte ĝuu homajn rajtojn.

Nuntempe redakti

Post pli ol jarcento de agado, la ĉefa misio de la organizo nuntempe estas la plena efektivigo de la Konvencio pri forigo de ĉiu diskriminacia formo kontraŭ virinoj (CEDAW). En la lastatempaj konferencoj de la organizo, la slogano "Virinaj rajtoj estas homaj rajtoj" estis adoptita kaj oni decidis, ke la organizo laboros por antaŭenigi aliajn aferojn, inkluzive justecon kaj homajn rajtojn, antaŭenigi demokration kaj pacon, forigi perforton kontraŭ virinoj kaj knabinoj, ŝanĝon de la klimato, antaŭenigante seksan sanon kaj reproduktadon kaj la progreso de virinoj en la ekonomio [2].

Bibliografio redakti

(angla) Leila J. Rupp : «Transnational Women's Movements», European History Online, Instituto de eŭropa historio, Majenco, 2011, konsultita la 22-an de majo 2018.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Oficiala retejo : www.womenalliance.org

Referencoj redakti