Internacia brakumtago

La internacia brakumtago estas ĉiujara internacia tago de brakumoj kiu okazas la 21-an de januaro[1]. En la jaro 1986 Kevin Zaborney iniciatis tagon dediĉitan al la brakumo ĉar li opiniis, ke la periodo inter la 1-a de januaro kaj la 14-a de februaro estas tro deprima[2].

En 1986 ankaŭ okazis la unua brakumtago en Usono, post kiam la brakum-iniciato rapide internacie disvastiĝis interalie al Aŭstralio, Britio, Germanio aŭ ankoraŭ Pollando[3], Francio, Nederlando.

Brakumejoj redakti

Eĉ ekestas profesiaj brakumejoj tra la mondo, ĉar en la interreta epoko multaj homoj spertas multan streson kaj tempopremo pro troa laboro. Ankaŭ rilatoj ne malofte fariĝis iom pli senpersonaj. Tial homoj klopodas rekonekti unu al la aliaj. La unua brakumejo ekestis en Usono kie nun jam estas pluraj. Ekzistas almenaŭ unu brakumejo en Kanado kaj unu en Eŭropo, nome en Amsterdamo. Ĉi lasta fakte estas brakumejo-masaĝejo kie oni ekzemple voĉlegas al klientoj el la brakumo-sutra[4] libro aŭ kie eblas veni por brakumi sur speciala kuseno kiu alprenas la formon de la korpo[5]. Klientoj estas ĉiugeneraciaj homoj kiuj sopiras al pli da brakumoj kaj senseksa korpotuŝo[6]. Brakumo alportas senton de bonfarto ĉar ĝi liberigas oksitocinon, kiu provokas senton de amo. Viziti brakumejon povus esti konsiderata kiel ebleco por pliriĉigi ies senso-sperton[7]. En ripozo-zorgejoj brakumoj taŭgas por montri veran, personan atenton kaj helpas kontraŭbatali solecon.

Brakumokulturo kaj Esperanto redakti

Por iuj saluti en Esperanto aŭ disverslingve ne sufiĉe esprimas signifoplene la salutadon. Tial en iuj Esperanto-aranĝoj okazas ke iu krom salutvorto volas esprimi koran amikecon en formo de brakumo kaj amikumado. Dum Esperanto-renkontiĝoj en Belgio eblis vidi brakumantojn kaj iu portis T-ĉemizon kun la vorto knuflo. Ŝajne ili volis proponi la vorton "knuflo" por brakumo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti