István Zajzoni Rab
ZAJZONI RAB István estis hungara poeto naskita en Zajzon la 3-an de februaro 1832 kaj mortinta en Braŝovo la 25-an de majo 1862.
István Zajzoni Rab | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 2-an de februaro 1832 en Zizin | |
Morto | 15-an de majo 1862 (30-jaraĝa) en Braŝovo | |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Biografio redakti
Zajzoni Rab studis en la gimnazio de Braŝovo kaj poste en 1855 en Peŝto. En 1856 li estis oficisto en Vieno. En 1859 li estis ĵurnalisto en Peŝto. En 1859 li partoprenis en kontraŭhabsburga komploto kaj en 1860 oni arestis lin kaj ĝis septembro oni tenis lin en malliberejo. Post la elliberiĝo li grave malsaniĝis.
Volumoj redakti
- A magyarok kürtje (Bécs, 1857);
- Kordalok (Bécs, 1859);
- Börtön dalok (Pest, 1861).
- Válogatott versei, Buk., 1959.
Literaturo redakti
- Végh Mátyás: Z. R. I. életrajza (Brassó, 1887).