János Mátyás Matskó

János Mátyás Matskó [jAnoŝ mAtjAŝ maĉkO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Matskó János Mátyás estis hungara-germana instruisto, astronomo. Lia nomo estis konata en Germanio Johann Matthias Matsko.

János Mátyás Matskó [1] naskiĝis la 5-an de decembro 1721 en Hungara reĝlando en Pressburg. Li mortis la 19-an de novembro 1796 en Germanio en Kassel.

Biografio redakti

János Mátyás Matskó frekventis liceon en sia naskiĝurbo, poste li lernis laŭvice en Jena kaj Göttingen, fine li doktoriĝis en Halle. Inter 1745 kaj 1755 li instruis en gimnazio en Thorn, poste li estis familia edukisto ĉe grafa familio. Ekde 1761 li denove instruis en lernejo en Rinteln, ekde 1767 en Kassel. Post 2 jaroj li iĝis observatoriestro en la sama urbo.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Generaliores meditationes de machinis hydraulicis (1761)
  • De pictura lineari quam perspectivam dicunt (1772)
  • Beobachtung des Saturnus am 20. October 1789 (1789)

Fontoj redakti