János Pálffy

hungara politikisto
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: János Pálffy (apartigilo)

PÁLFFY János [pa:lfi ja:noŝ]) estis hungara politikisto, verkisto. Li naskiĝis en Tarcsafalva la 10-an de januaro 1804 kaj mortis en Tarcsafalva la 13-an de aprilo 1857.

Biografio redakti

János Pálffy studis en Székelykeresztúr kaj Kolozsvár. En 1825 li enpaŝis husarregimenton Palatino Jozefo. En 1828 li estis kadeto, en 1830 leŭtenanto. Inter 1835 kaj 1848 li vivis en Küsmöd. Inter 1841 kaj 1844 kiel delegito de Küküllő li luktis en landkunveno de Transilvanujo por la reformoj. La 2-an de majo 1848 oni elektis lin deputito de Udvarhelyszék en la landkunvenon de Koloĵvaro kaj li kiel frontoratoro de la landkunveno proponis la unuigon de Transilvanujo kun Hungarujo. En la landkunveno de Pest li estis delegito de Udvarhelyszék. Li estis en registaro financa ŝtatsekretario kaj la unua vicprezidanto de la landkunveno, ano de la Honvédelmi Bizottmány (Landdefenda Komisio). En Debrecen li aliĝis al pacpartio. Je la falo de liberecbatalo li estis en Kolozsvár. Oni mortkondamnis lin, sed li ricevis amnestion. Unue li loĝis inter 1850 ĝis 1851 en Pest en Vadászkürt Szálloda kune kun barono Zsigmond Kemény. Oni indikis al li en aŭtuno de 1851 kiel devigloĝlokon Sátoraljaújhely. En aŭtuno de 1856 pro lia pulmomalsano oni permesis al li translokiĝi en sian naskiĝvilaĝon. En sia testamento li lasis sian havaĵon al la muzeo Erdélyi Múzeum. Li estis kunlaboranto de la gazetoj Erdélyi Híradó, de la Esti Lap (Debrecen), de Magyar Sajtó.

Verkoj ĉefaj redakti

  • Magyarországi és erdélyi urak (sajtó alá rendezte Attila Szabó T., Kolozsvár, 1939).

Literaturo redakti

  • Pálffy György: A tarcsafalvi P. család (Genealógiai Füz. 1907); Szabó T. Attila: P. J. emlékezései (Erdélyi Helikon, 1938).