Jan Włodzimierz Jaworowski (naskiĝis la 2-an de marto 1928 en Augustów, mortis la 10-an de aprilo 2013 en Bloomington, Usono) estis pola-usona matematikisto.

Jan Jaworowski
Persona informo
Naskiĝo 2-an de marto 1928 (1928-03-02)
en Augustów
Morto 10-an de aprilo 2013 (2013-04-10) (85-jaraĝa)
en Bloomington
Lingvoj polaangla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de VarsovioPola Scienca Akademio
Okupo
Okupo matematikisto • universitata instruisto
vdr

Biografio redakti

Filo de Jan Leonard Jaworowski kaj Helena Heybowicz.

Diplomito de Matematika Fakultato de Varsovia Universitato. Doktoriĝis en Pola Scienca Akademio en 1955 pri algebra topologio. Lia disertiga gvidanto estis Karol Borsuk. Jan Jaworowski laboris en pluraj universitatoj, kiel ĉe Varsovia Universitato. Li pensiiĝis en Universitato de Indianio, kie estis disertiga gvidanto de almenaŭ 11 doktorecaj laboraĵoj, en la jaroj 1968-78; kaj almenaŭ unu ĉe Universitato de Ljubljano. Membro de Institute for Advanced Study en studjaro 1960/61.

Matematika specialiĝo de Jan Jaworowski estis tipologia teorio de grupo-transformoj. Lia doktora disertaĵo estis interalie dediĉita al ĝeneraligo de la teoremo de Borsuk-Ulama pri antipodoj.