Jeghiŝe

armena historiisto

Jeghiŝe (armene Եղիշե), ankaŭ konata sub la nomo de Jeghiŝe Vardapet, estis historiisto armena kies vivo estas relative nekonata. Li verŝajne naskiĝis inter 410 kaj 415, kaj mortinta inter 470 kaj 475. Li estas plej konata kiel la aŭtoro de Historio de Vardan kaj la Armena Milito.[1]

Jeghiŝe
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 410 (0410-01-01)
Morto 1-an de januaro 475 (0475-01-01) (65-jaraĝa)
Lingvoj armena
Okupo
Okupo historiisto
Verkoj History of Vardan Mamikonean
vdr
Reliefo kun bildo de Jeghiŝe, en la Armena katedralo de Moskvo.

Biografio redakti

Unu el la plej junaj el la sanktaj tradukistoj kaj disĉiplo de Mesrop Maŝtoc, Jeghiŝe, post siaj elementaj studoj, dum kiuj li studis armenan, grekan , persan kaj sirian, estis sendita (precipe kun Korjun ) por perfektigi sian edukadon en Aleksandrio, en la lernejo de Cirilo de Aleksandrio. Li revenis al Armenio en 441/442, post viziti Romon, Atenon kaj Konstantinopolon, kaj eniris la servon de Vardan Mamikonjan kiel persona sekretario, ĝis la Batalo de Avarajr en 451. Li tiam fariĝis vardapeto kaj vivis kiel ermito ĝis la fino de sia vivo.

Laboro redakti

Dum ĉi tiu periodo, li verkis, laŭ la peto de Davit Mamikonjan, sian Historio de Vardan kaj la Armena Milito[2], probable en 464 . Ĉi tiu verko dividita en tri partojn rakontas la eventojn okazintajn en Armenio de 428 ĝis 451, inter la depozicio de la lasta arsakida reĝo , Artakso la 4-a, kaj la batalo de Avarajr, pri kiu li asertas esti atestanto; li probable antaŭis Ghazar Parpeci kaj sian Historion de Armenio, kun kiu li tre konsentas pri ĉi tiu periodo.

Referencoj redakti

  1. Khrlopyan, Gevorg. «Եղիշե» [Yeghishe]. Armena Soveta Enciklopedio. Erevano: Armena Akademio de Sciencoj, 1977, vol. 3, pp. 506-507.
  2. la plej malnova postvivanta manuskripto pri la Historio de Vardan datiĝas je 1174.