Vardan MamikonjanVartan Mamigonjan (armene Վարդան Մամիկոնյան), ankaŭ konata kiel sankta Vardan, (mortis en 451) estis armena militista gvidanto. La stratego, respektita pro lia kuraĝo, estas unu el la ĉefaj militistaj kaj spiritualaj gvidantoj de la Antikva Armenio [1]. Heredanto de la princoj Mamikonjan, estis filo de Hamazaspo Mamikonjan kaj de Sahakanuŝ, filino de sankta Sahak la Granda kaj devenanto de la arsakidoj. Li fariĝis sparapeto en 432 kaj estis kunvokita de la persoj al Seleŭkio-Ktesifono, kie li perforte devis konvertiĝi al zaratuŝtrismo. Je lia reveno en 450, Vardan reprenis sian kristanan religion kaj organizis ribeliĝon en Armenio kontraŭ la Sasanidoj. Li forpasis en la batalo de Avarajr [2][3].

Vardan Mamikonjan
Persona informo
Naskiĝo 387
en Artaŝata
Morto 3-an de junio 451 (0451-06-03)
Mortokialo mortis en batalo
Familio
Patro Hamazasp I Mamikonian
Patrino Sahakanoysh
Frat(in)oj Hmayeak Mamikonian • Hamazaspian Mamikonian
Edz(in)o Doustr
Infanoj Ŝuŝanik • Vardanoysch Mamikonian
Okupo
Okupo militisto
vdr
La statuo de Vardan Mamikonjan en parko dediĉita al li en Erevano.

Lia persona sekretario Jeghiŝe verkis la "Historion de Vardan kaj de la armena milito". Rajda statuo de Vardan stariĝas en Erevano, ĉefurbo de Armenio.

Vivo redakti

 
Statuo al Vardan Mamikonjan en Gjumri.

Vardan Mamikonjan naskiĝis en la jaro 387 ĉe la urbo Artaŝata en la regiono Taron, norde de la urbo Muŝ, filo de Hamazasp Mamikonjan (armene: Համազասպ Մամիկոնյան ) kaj Sahakanuŝ (armene: Սահականուշ), filino de Isaak de Armenio .

Post kiam Vardan fariĝis Sparapet (supera komandanto de la armeaj trupoj) en 432, la persoj alvokis lin al Ktesifono. Reveninte hejmen en 450, Vardan malkonfesis la persan religion (Zaratuŝtrismo) kaj instigis armenan ribelon kontraŭ iliaj sasanidaj regantoj.

Vardan mortis en la Batalo de Avarajr. Li estis kaptita rigardante la batalkampon el monteto. La Batalo de Vardananc estis batalita la 26-an de majo, 451 sur la Avarajra Ebenaĵo en Vaspurakano, inter la armena armeo de Vardan Mamikonjan kaj la sasanidaj (persaj) regantoj. Dum la persoj venkis en la batalkampo, la batalo malfermis la vojon al la konsiliĝon inter persoj kaj armenoj, kiu garantiis religian liberecon por kristanaj armenoj.

Post lia morto, la ribelo daŭris sub la gvidado de Vahan Mamikonjan, la filo de frato de Vardan, rezultigante la restarigon de armena aŭtonomio sigelita de la Traktato Nvarsak (484), tiel garantiante la postvivadon de armena ŝtatiĝo en postaj jarcentoj.

Patro de Ŝuŝanik redakti

 
Ŝuŝanik, sanktulino filino de Vardan Mamikonjan

Vardan Mamikonjan estas la patro de Vardeni Mamikonjan, konata kiel Ŝuŝanik, naskita ĉirkaŭ 409 p.K. Ŝuŝanik geedziĝis kun Varsken, eminenta Mihranid- feŭda senjoro. Kiam Varsken prenis por-persan pozicion rezignante pri kristanismo kaj adoptante Zaratuŝtrismon, li provis devigi sian edzinon Ŝuŝanik ankaŭ konvertiĝi, sed ŝi rifuzis impete submetiĝi kaj forlasi sian kristanan kredon, kaj ŝi estis mortigita en 475 p.K. Ŝuŝanik estis enkanonigita fare de la Kartvela Ortodoksa kaj Apostola Eklezio kaj estas honorita fare de la Armena Apostola Eklezio. Konata kiel Sankta Ŝuŝanik, ŝia festotago estas festata la 17an de oktobro.

Konsekro kiel sanktulo redakti

Post lia morto, Vardan Mamikonjan estis konsekrita kiel sanktulo de la Armena Apostola Eklezio. Li ankaŭ estas honorata de la Armena Katolika Eklezio kiel sanktulo de la eklezio kaj estimata de Armena Evangelia Eklezio.

Lia memortago en la oficiala armena eklezia kalendaro kutime estas en la monato februaro kaj tre maloftaj okazoj povas okazi en la unua semajno de marto. La efektiva tago de Sankta Vardan estas kortuŝa tago, ĉar ĝi ĉiam devas okazi ĵaŭde. Gravaj kristanaj armenaj preĝejoj estas nomitaj laŭ Sankta Vardan, inkluzive de la Katedralo Sankta Vardan en Novjorko. Estas ankaŭ urboparko Sankta Vardan tuj apud la katedralo de Sankta Gregorio la Iluminanto de Erevano.

Nomuzo redakti

VardanVartan (el mezpersa Wardā ), estas ambaŭ oftaj personaj nomoj por armenaj viroj, la ina versio estas Vardanuŝ kaj Vardanuhi. Vardanjan, Vardanian, kaj Vartanian ankaŭ estas oftaj armenaj familinomoj.

Referencoj redakti

  1. Grigor A. Sarafian. Battle of Vardanantz and Vardan Mamikonian (originale el la Universitato de Kalifornio) Dbaran "Nwor Or", 1950. p 45
  2. Robert Armot, Alfred Aghajanian. (2007) Armenian literature: comprising poetry, drama, folklore, and classic traditions. Los-Anĝeleso, Kalifornio: Indo-European Pub., p. 5. ISBN 9781604440003.
  3. (1993) Looking toward Ararat Armenia in modern history. Bloomington: Indiana university press, p. [htt://archive.org/details/lookingtowardara00rona/e/4 4]. ISBN 9780253207739.