Ghazar Parpeci

armena historiisto

Ghazar Parpeci (armene: Ղազար Փարպեցի ) estis armena kronikisto kaj historiisto de la 5-a ĝis la 6-a jarcentoj. Li havis proksimajn rilatojn kun la potenca nobela familio Mamikonjan kaj estas plej elstara pro verkado de la historio de Armenio, Historio de Armenio, iam en la frua 6-a jarcento.

Ghazar Parpeci
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 442 (0442-01-01)
en Parpi, Ajrarato,  Reĝlando Armenio
Morto 30-an de novembro 509 (0509-11-30) (67-jaraĝa)
en Parpi, Persa Armenio,  Sasanida Imperio
Lingvoj armena
Okupo
Okupo historiisto
Verkoj History of the Armenians
vdr

Vivo redakti

Ghazar estis naskita en la vilaĝo Parpi (proksime al la urbo Aŝtarako en Armenio, tiam sub sasanida rego), kaj estis vartita fare de princino de la familio Mamikonjan. Pro la proksimaj rilatoj kiu li havis kun la nobela familio, post la malvenko de la la armenoj ĉe la batalo de Avarajr en 451, Ghazar estis sendita al la kastelo de la mamikonjana princo Aŝusah en Gugark, kie li ricevis sian bazinstruadon. Studante sub la aŭspicio de Aghan Arctruni, li amikiĝis kun Vahan Mamikonjan; li estis bonega studento kaj de 465 ĝis 470 li frekventis lernejon en Konstantinopolo , lernante novajn lingvojn, studante religion, literaturon kaj klasikan filozofion. Revenante al Armenio, Ghazar okupiĝis pri edukaj kaj spiritaj agadoj en la urbo Ŝirak , tiam parto de la regaĵoj de la familio Kamsarakan. De 484 ĝis 486, li vivis en Sjunik ĝis Vahan Mamikonjan, kiu ĵus estis nomumita la estro de Persa Armenio, invitis lin gvidi la rekonstruon demonaĥejo konstruita en Vagharŝapat. Vahan nomumis Ghazar abato ĉe la monaĥejo, kvankam la edukado ricevita de Ghazar same kiel liaj edukaj kaj spiritaj politikoj ne taŭgis bone kun la pli konservativaj elementoj de la eklezio. Akuzante lin pri herezo, li estis devigita eliri el la monaĥejo en 490, loĝante en la urbo Amida en Bizancio . Laŭ armena tradicio, oni diras, ke Ghazar estis entombigita proksime al la ruinoj de armena preĝejo en Parpi-kanjono, sude de vilaĝo nomata Lazrev en Armenio.

Verkoj redakti

Ghazar estas plej konata pro verkado de la Historio de Armenio . Reveninte el Amida en 493, Vahan Mamikonjan petis sian amikon verki novan historion de Armenio, komencante de kie la historiisto Faŭsto el Bizanco forlasis ĝin; tio estas kun la regado de reĝo Arŝako la 2-a.  Historio konsistas el tri partoj: la unua temas pri armena historio de meze de la kvara jarcento kaj vivo en Armenio sub sasanida regado ĝis la morto de Sahak Partev kaj Mesrop Maŝtoc meze de la kvina jarcento; la dua koncernas la eventojn antaŭ la batalo de Avarajr same kiel ties postaj konsekvencoj; kaj la tria sekvas la militojn de Vartanank kaj la subskribon en 484 de la Traktato Nvarsak.  La ĉefaj fontoj kiujn li uzas en Historio estas la primaraj verkoj de aliaj historiistoj, Agatangelos , Korjun kaj Faŭsto, kvankam li ŝajne uzis aliajn historiajn verkojn, inkluzive de la verko de Eŭsebio de Cezareo Historia Ecclesiastica .[1]

Referencoj redakti

  1. Bedrosian, Robert. Ghazar P'arpec'i's History of the Armenians: Translator's Preface. Hejmpaĝo de Robert Bedrosian. Novjorko, 1985. Alirita la 9an de junio, 2008.