Jenő HÁZI, laŭ hungarlingve kutima nomordo Házi Jenő estis hungara historiisto, arkivisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1938).

Jenő Házi [1] naskiĝis la 16-an de aprilo 1892 en Hungara reĝlando, en Vásárút (nuntempa Trhová Hradská en Slovakio). Li mortis la 10-an de februaro 1986 en Sopron.

Biografio redakti

Jenő Házi frekventis universitaton en Budapeŝto, poste li soldatiĝis en 1914. Fine de la 1-a mondmilito li vundiĝis, baldaŭe li ekhavis gvidan arkivistan postenon en Sopron. En 1944 la Gestapo arestis lin, en 1946 li protestis kontraŭ depotado de la germanoj. En 1950 li iĝis trudemerito. Li okupiĝis precipe pri historio de Sopron. Li ricevis 3 premiojn por militservo dum la 1-a mondomilito.

Verkaro (elekto) redakti

  • Sopron szabad királyi város története (Historio de Libera reĝa urbo), 1921-1943
  • Soproni polgárcsaládok (Burĝaj familioj en Sopron), 1982
  • Pozsony vármegye középkori földrajza, 2000

Fontoj redakti