Jour de fête (filmo)

Jour de fête (Festo-tago) estas franca filmo de Jacques Tati aperinta en 1949.

Jour de fête
filmo
Originala titolo Jour de fête
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 1950, 31 dec. 1949, 1949
Ĝenro groteska komedio
Kameraado Jacques Sauvageot
Reĝisoro(j) Jacques Tati
Scenaro Jacques Tati • Henri Marquet • René Wheeler
Loko de rakonto Sainte-Sévère-sur-Indre
Rolantoj Jacques Tati • Paul Frankeur • Guy Decomble • André Pierdel • Henri Marquet • Jacques Beauvais • Robert Balpo
IMDb
vdr

Temo redakti

Foiranoj alvenas etan pacan vilaĝon nomitan Follainville. François, poŝtisto, spektas en kinejo raportaĵon pri poŝto en Ameriko. Li decidas modernigi disdonon de poŝtaĵoj.

Teĥnikaĵoj redakti

Rolularo redakti

Rekompencoj redakti

  • 1949: Premio por plej bona scenaro en Mostra de Venecio
  • 1950: Granda premio de franca kino

Pri la filmo redakti

Jacques Tati kaj lia amiko kaj kunlaboranto Henri Marquet rifugis en farmo en la ĉirkaŭaĵoj de Sainte-Sévère-sur-Indre, ĉirkaŭ 1943, kie ili restis dum pluraj monatoj. En tiu loko, kiun li bone konis, Jacques Tati filmos sia filmon Jour de fête en 1947.

En sia kurtfilmo L'École des facteurs (1947, daŭro: 13 minutoj), Jacques Tati kreis sian figuron de François, poŝtisto, kiu reaperis en Jour de fête. Cetere poŝtisto jam ludis roleton en kurtfilmo Soigne ton gauche (1936, daŭro: 12 minutoj), kies scenaron redaktis Jacques Tati.

Jour de fête devus esti unu el la unuaj koloraj postmilitaj francaj filmoj, kun Le Mariage de Ramuntcho (1947) de Max de Vaucorbeil, filmita per stokoj da Agfacolor kaptitaj post la liberigo, kaj La Belle Meunière de Marcel Pagnol (aldona procedo Rouxcolor). La firmao Thomson-Houston proponis al Jacques Tati uzi novan procedon, nomitan Thomsoncolor, por kiu ili havigis filmbendon kaj teĥnikan helpon. Tiam, la procedo Technicolor ankoraŭ ne estis uzata en Francio, la sola eŭropa laboratorio troviĝis en Britio, kaj la multkosto de la procedo superis la financajn eblecojn de la francaj produktoj dum la postmilita manko.

Jacques Tati kaj lia produktoro Fred Orain akceptis la oferton de Thomson, tamen sekvante la konsilojn de ĉef-operatoro Jacques Mercanton, la kolora filmado estis «dublita» per nigra-blanka filmado, kio savis la filmon, ĉar Thomson montriĝis nekapabla riveli kolorajn kopiojn laŭ la originala materialo. Tiu aldona procedo uzis vaflitan filmon, la optikaĵo de la kamerao estis ekipita de ruĝa-verda-blua filtrilo, kiu efektivigis trikromian selekton sub formo de lini-reto sub la vaflaĵo.

La filmo aperis en Parizo en 1949 kaj renkontis sukceson. Tamen Jacques Tati ĉiam bedaŭris ne povi prezenti sian verkon en koloro. Dum filmado, li zorgis farbi la pordojn de domoj per griza farbo kaj vesti la vilaĝanojn per mallumaj koloroj. tiel, li intencis evidentigi la alvenon de foiranoj, kiuj alportis gajecon kaj koloron en la vilaĝon. Tiu teĥnika malsukceso probable pelis lin imagi alian solvon. En 1961, laŭ peto de Bruno Coquatrix, li muntis «Jour de Fête à l'Olympia», spektaklon kiu kombinis scenojn de muzik-halo kun eltiraĵoj de sia filmo. Tiuokaze, kelkaj scenoj estis parte koloritaj per procedo konata sub la nomo «ŝablono».

Tiu eksperimento kuraĝigis lin aperigi novan version de la filmo, kun koloraj enmetoj, kiu estis prezentita al publiko en kinejo L'Arlequin en 1964. Scenoj estis denove filmitaj kaj enhavis novan personon: pentristo, kiu utilis kiel recitanto, kaj pravigis la alvenon de koloro en la filmon. La sonbendo estis tute re-registrita sur magneta filmbendo.

Historio ne haltas tiam. En 1988, Sophie Tatischeff, muntistino kaj filino de Jacques Tati, kaj François Ede, ĉef-operatoro, komencas zorgeman laboron de restaŭrado kaj muntado ek de la originala materialo, kiu estis konservita. La optika sistemo, kiu ebligis akiri la redonon de koloroj estis rekonstruita kaj ebligis pli ol kvardek jarojn post la filmado retrovi la originalajn kolorojn. La restaŭrado de tiu neeldonita versio estis prezentita al publiko la 11-an de januaro 1995, dum malfermo de la celebrado de centa datreveno de kino.

  • Sainte-Sévère-sur-Indre, 19-a de junio 1949 [1]: Ĉi-vespere sur granda placo, oni ne montros filmon pri usona poŝto, sed Jour de fête. La eta vilaĝo, kie Jacques Tati rifuĝis dum la milito kaj kie li filmadis dum la tuta somero de 1947, baldaŭ retrovos sian senmortan poŝtiston. La procedo Thomsoncolor, eksperimentita de Tati dum la filmado, kaŭzante tro da teĥnikaj malfacilaĵoj, la vilaĝanoj vidos sin kaj ankoraŭ longe, ĝis 1995, en nigra-blanka versio. Kio ne malebligis al la filmo iri al Venecio kaj al Cannes por gajni premiojn.

Notoj redakti

  1. Eltiraĵo de Petites histoires de cinéma de Hervé Le Roux, Édition Association 1er siècle du cinéma (ekster-komerca), Parizo, 1995.

Anektodoj redakti

En la filmo Les Triplettes de Belleville la Triplettes spektas Jour de Fête en sia lito; maniero por la reĝisoro omaĝi al Jacques Tati.

Bibliografio redakti

Filmografio redakti

  • Jours de Fête à St-Sévère, dokumentaro de Patrick Le Gall, produktita de PAV Communication, realigita dum la kvindeka datreveno de filmado de la filmo de Jacques Tati.

Eksteraj ligiloj redakti