Marcel Pagnol
Marcel PAGNOL [panjol] (naskiĝis la 28-an de februaro 1895 en Aubagne, Bouches-du-Rhône, mortis la 18-an de aprilo 1974 en Parizo) estis franca verkisto, dramisto kaj reĝisoro.
Marcel Pagnol | |||||
---|---|---|---|---|---|
President of the Jury at the Cannes Festival | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Marcel Pagnol | |||||
Naskiĝo | 28-an de februaro 1895 en Aubagne | ||||
Morto | 18-an de aprilo 1974 (79-jara) en Parizo | ||||
Mortis pro | kancero [#] | ||||
Tombo | La Treille cemetery [#] | ||||
Religio | ateismo [#] | ||||
Lingvoj | franca • angla [#] | ||||
Ŝtataneco | Francio [#] | ||||
Alma mater | Lycée Thiers • Université d'Aix-enProvence [#] | ||||
Familio | |||||
Patro | Joseph Pagnol [#] | ||||
Gefratoj | Paul Pagnol • Germaine Pagnol • René Pagnol [#] | ||||
Edz(in)o | Jacqueline Pagnol • Josette Day • Orane Demazis • Simonne Collin [#] | ||||
Infanoj | Jean-Pierre Burgart • Jacques Pagnol • Francine Pagnol • Frédéric Pagnol • Estelle Pagnol [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | profesoro • dramaturgo • scenaristo • filmreĝisoro • filmproduktoro • verkisto [#] | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Topaze ❦ Marseille Trilogy ❦ The Baker's Wife ❦ Manon des sources ❦ Souvenirs d'enfance [#] | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [#] | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Pagnol estis filo de bazlerneja instruisto. Li kreskis en Provenco kaj en Marsejlo. Unue li volis fariĝi instruisto pri la angla, sed post la sukcesoj de siaj unuaj teatraĵoj li dediĉis sin al dramaturgio. Li fariĝis populara per teatraĵoj pri homoj en sia hejmurbo Marsejlo: Marius (1929), Fanny (1931, S. N. Behrman adaptis ĝin por Broadway) kaj César (1936). Post sukcesa adapto de tiuj teatraĵoj por kino Pagnol dediĉis sin al filmreĝisorado kaj kreis kelkajn klasikaĵojn de franca kino: Angèle (1934), Regain (1937) kaj La Femme du Boulanger (1939).
Ekde 1946 Marcel Pagnol estis membro de Académie française.
De 1957 ĝis 1960 li aperigis tri membiografiajn romanojn pri sia junaĝo: La Gloire de mon père, Le Château de ma mère kaj Le Temps des secrets. En 1964 aperis du pliaj romanoj: Jean de Florette kaj Manon des sources. Preskaŭ ĉiuj lernejanoj en Francio devas legi iujn el tiuj romanoj. El ili oni faris du filmojn nome respektive Jean de Florette kaj Manon de la fontoj.
Laŭ Pagnol oni nomis montetaron ĉe Marsejlo "Collines de Pagnol".
En Esperanto aperisRedakti
- Topaze. Tradukis Roger Bernard. La Laguna: Régulo, 1960. (Bel-literatura serio 17, paĝoj 1–216.)
Eksteraj ligilojRedakti
- Oficiala retejo (france kaj angle)