Jurica Buljat estas kroata futbalisto en la pozicio de defendisto. Li naskiĝis la  19-an de septembro 1986(nun 1986-09-19) en Zadar, do nun estas 37-jara. Laŭ stato de la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la islarela klubo Makabi Ĥajfo - antaŭe li en 2004-2005 estis profesia futbalisto de la klubo NK Zadar kaj en 2005-2011 de la klubo Hajduk Split.

Jurica Buljat
Persona informo
Naskiĝo 12-an de septembro 1986 (1986-09-12) (37-jaraĝa)
en Zadar
Lingvoj kroata
Ŝtataneco Kroatio
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Krome Jurica Buljat ekde la jaro 2010 estas membro de la kroata nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012. Antaŭe li laŭ sia tiutempa aĝo jam membris en la naciaj teamoj de sub-18-, sub-19- kaj sub-21-jaruloj.