Kalinkaviĉia distrikto

Kalinkaviĉia distikto (beloruse – Калінкавіцскі раён, ruse – Калинковичский район) estas administra subdivido en Homela regiono (situas en centra parto de la regiono) de Belorusio. La distrikto estis fondita en 1924 kaj en 1954 eniĝis en Homelan regionon. La areo de la distrikto estas 2.800 km2. Ĝia administrada centro estas urbo Kalinkaviĉi. En la distrikto estas eldonata la gazeto "Kalinkoviĉiaj novaĵoj"

Kalinkaviĉia distrikto
Distrikto
FlagoBlazono
distrikto de Belorusio [+]

LandoBelorusio

Supermara alteco137 m [+]
ĈefurboKalinkaviĉi
- koordinatoj52° N, 29° O (mapo)52.13333333333329.333333333333Koordinatoj: 52° N, 29° O (mapo)
Areo2 756,24 km² (275 624 ha) [+]

Loĝantaro54 661 [+] (1-a de januaro 2024)
Denseco19,83 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroQ92805271

Kalinkaviĉia distrikto (Tero)
Kalinkaviĉia distrikto (Tero)

Kalinkaviĉia distrikto (Belorusio)
Kalinkaviĉia distrikto (Belorusio)
DEC
Kalinkaviĉia distrikto
Kalinkaviĉia distrikto

Map
Kalinkaviĉia distrikto

Vikimedia Komunejo:  Kalinkavičy District [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Loĝlokoj kaj administra subdivido redakti

En la distrikto situas ĉirkaŭ 130 loĝataj lokoj, la plej grandaj el kiuj estas Kalinkaviĉi kaj Azariĉi. La distrikto estas subdividita je 22 vilaĝaj sovetoj.

Agrokulturo redakti

En la distrikto situas 21 kolĥozoj, 11 sovĥozoj. En la distrikto estas disvastigitaj bovbredado, porkbredado, ŝafbredado, cerealplantado, terpomplantado, furaĝplantado.

Industrio redakti

Naturo redakti

La tereno estas ebena, sudoriente estas altaĵo. Tra la distrikto fluas rivero Pripjac kaj ĝiaj flankriveroj Tremlja, Ipa, Vic, Zakovanka.

Elfosaĵoj redakti

En la distrikto oni minas nafton kaj torfon.

Komunikado redakti

Tra la distrikto trairas fervojoj inter Brest kaj Homel, inter Mahiljoŭ kaj Ovruĉ, aŭtovojoj inter Lelĉici kaj Minsk, inter Mazir kaj Brest, inter Petrikaŭ kaj Lojeŭ, inter Babrujsk kaj Mazir.

Vidindaĵoj redakti

En vilaĝo Juraviĉi situas templo kaj kolegiejo konstruitaj de jezuitoj (bedaŭrinde nuntempe ambaŭ konstruaĵoj estas duonruinigitaj); bieno kun pejzaĝa parko en vilaĝo Lipava; inter la du vilaĝoj Malgrandaj kaj Grandaj Aŭcjuki ĉiujare efektiviĝas popolhumura festivalo.