Kastelo Grüningen

Kastelo Grüningen (germane Schloss Grüningen) en la urbokvartalo Grüningen de Greußen en Germanujo famiĝis pri la rendevuo inter Novalis kaj lia posta fianĉino Sophie von Kühn kies rememorojn li post frua morto ŝia en 1797 ja konservis en multaj verkoj. En la muro de la Petro-kirko medaliono kun eta sofia bildo videblas kun teksto informa. La tombo mem ne plu identigeblas.

Kastelo Grüningen

kastelo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 51° 13′ 47″ N, 10° 58′ 29″ O (mapo)51.229610.9748Koordinatoj: 51° 13′ 47″ N, 10° 58′ 29″ O (mapo)
Kastelo Grüningen (Turingio)
Kastelo Grüningen (Turingio)
DEC
Kastelo Grüningen
Kastelo Grüningen
Situo de Kastelo Grüningen
Kastelo Grüningen (Germanio)
Kastelo Grüningen (Germanio)
DEC
Kastelo Grüningen
Kastelo Grüningen
Situo de Kastelo Grüningen
Map
vdr

Priskribo redakti

Staras la kastelo sur teritorio suden deklivanta ĉe la orienta rando vilaĝo kiun duflanke ĉirkaŭfluas la ŝvarcburga Helbe-rivero. La burgo antaŭula memloke, de kiu ankoraŭ restis muro, foso kaj kelkaj muraj restaĵoj, menciitis unuafoje en la 1198-a jaro. Verŝajne konstruigis ĝin la senjoroj de Grüningen el kies dinastio devenas ankaŭ Dietrich von Grüningen, Deutsch-majstro de la Germana Kavalira Ordeno. La konstruaĵo pligrandiĝis en la unua duono de la 16 a jarcento kaj novkonstruitis kvazaŭ far la patro de Sophie von Kühn en 1772 kiel duetaĝa pucaĵo kun mansarda tegmento. En 1903 aldonitis alkonstruaĵo kun orielo.

Ĉirkaŭ la jaro 1900 transprenis la familio Nette kaj la kastelon kaj la kavalirbienon. Ili en 1945 fare de komunistoj eksproprietigitis kaj poste devis iri en la liberan parton de Germanlando. Surkastele vivis kaj laboris ĝis 1945 la librotenistino Maria Magdalena Paul, filio de la lepsika misia fakulo kaj historiisto Carl Paul. En la kastelo instalitis postmilte fleĝohejmo poroldula. Post restaŭradlaboroj profundoj en 1998/99 ĝi nomiĝas "Kastelo Sophie von Kühn", fleĝejo de la Novalis-diakonia societo. Okazas surloke ankaŭ literaturaj aranĝoj kaj koncertoj. Ĉekastele ekzistas krome bela parko.

Literaturo redakti

  • Michael Köhler: Grüningen. In: Thüringer Burgen und befestigte vor- und frühgeschichtliche Wohnplätze. Jenzig, 2003, ISBN 3-910141-56-0.
  • Otto Zimmermann: Greußen/Thüringen. Eine Betrachtung aus alter und neuer Zeit. Starke-Druck, Sondershausen 2003, ISBN 3-9808465-3-9.
  • Beschreibende Darstellung der älteren Bau- und Kunstdenkmäler der Provinz Sachsen und angrenzender Gebiete, Kreis Weissensee. Volumo 6. Eldono 1882, p. 24.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Schloss Grüningen (Thüringen) en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti