Kazaroza (ruse Казароза) estas televida filmoserio de Alena Demjanenko, surekranigo de samnoma romano de Leonid Juzefoviĉ[1]. En tiu filmo ne nur aŭdeblas frazoj en Esperanto, sed ankaŭ la tuta intrigo baziĝas sur vivo de esperantistoj en epoko de la dua Rusa revolucio[2].

Kazaroza
filmo
Originala titolo Казароза
Originala lingvo rusa lingvo
Kina aperdato 2005
Ĝenro mistera filmo
Kameraado Sergey Trofimov
Scenaro Leonid Yuzefovich
Filmita en Moskvo
Rolantoj Oksana Fandera • Vladislav Galkin • Egor Beroev
IMDb
vdr
Kazaroza
filmo
Originala titolo Казароза
Originala lingvo rusa lingvo
Origina lando  Rusio
Ĝenro Detektivo
Kreita de Alena Demjanenko
Verkita de Leonid Juzefoviĉ
Aktoroj Oksana Fandera • Vladislav Galkin • Egor Beroev
Lingvo(j) rusa lingvo, iom da esperanto
Amplekso
Epizodoj 3
Daŭro sen reklamoj 52 minutoj
Elsendo
Unua elsendo 2005
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

Enhavo redakti

La enhavo de la filmoserio fakte laŭas la romanon, krom unu grava escepto: en la filmoserio estas alia mortiginto. La eventoj okazas en urala urbo en 1920 kaj 1975 jaroj.

En 1920 jaro en la urbon alvenas por gastrolo Zinaida Kazaroza. Sveĉnikov, eks-militanto de la Ruĝa armeo, invitas ŝin koncerti en la loka esperanto-klubo. Dum la koncerto Kazaroza mortas. Sveĉnikov komencas enketon. En 1975 li revenas al la urbo. Kaj tiam oni ekscias la nomon de la mortiginto.

Eksteraj ligiloj redakti

  • Pri la filmo ĉe Verda Filmejo (priskribo, fotoj, subtekstoj)

Referencoj redakti

  1. Alexei Kuznetsov, Ekskluziva intervjuo kun Leonid Juzefoviĉ, fama rusa verkisto, versio en Esperanto aperis en REGO 6/2004.
  2. Aiko, Paradigmo de la moderna movado Arkivigite je 2018-03-23 per la retarkivo Wayback Machine, Esperanto@Brazilo, la 20-an de aprilo 2016.