Kirikkale
Kirikkale estas universitata urbego en meza Turkio, en la samnoma provinco. La urbego estas provinca ĉefurbo.
Kirikkale | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo • administra teritoria unuo • urbego • distrikto de Turkio | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 186 960 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 588 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 39° 51′ N, 33° 31′ O (mapo)39.84166666666733.513888888889Koordinatoj: 39° 51′ N, 33° 31′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 713 m [+] | ||||
Areo | 318 km² (31 800 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Kırıkkale [+] | |||||
Bazaj informoj redakti
- Areo: 318 km²
- Supermara alteco: m
- Loĝantaro: 192,473 (nur la urbo mem en 2012)
- Horzono: UTC +2
- Telefonkodo: (+90) 318
- Poŝtkodo: 71 000
- Aŭtokodo: 71
- 39° 51′ N, 33° 31′ O (mapo)39.84166666666733.513888888889
Geografio redakti
Kirikkale estas situanta 80 kilometrojn de Ankaro.
Historio redakti
En la 16-a jarcento turkaj triboj alvenis kaj fondis vilaĝon. En 1929 armila fabriko ekfunkciis. Kırıkkale urbiĝis en 1941. En la 1950-aj jaroj akvaj mueliloj ekfunkciis, tio bezonis alojojn kaj maŝinarojn. En la sekva jardeko oni okupiĝis ankaŭ pri kemiaĵoj.
Ekonomio redakti
Kirikkale nuntempe estas industria urbo (vidu la historion!), krome estas loka merkato por la cerealoj kaj brutoj.
Klimato redakti
Kirikkale kuŝas en kontinenta klimato. Jare pluvas po 374 mm, en ĉiuj monatoj pluvas (vintre neĝas), tamen iom malpli inter julio-septembro. La averaĝa jara temperaturo estas 18 °C.
Trafiko redakti
Kirikkale kuŝas laŭ fervoja linio Kayseri-Ankaro.
Vidindaĵoj redakti
- moskeo
- muzeo pri armiloj
- ponto konstruita en la 13-a jarcento
Fontoj redakti
- WikiTrans
- [1]