Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kreono

Kreono (helene Κρέων, latine Creon) estis, laŭ la helena mitologio, reĝo de Korintio konata el la mitoj pri Jazono

Kreono
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Lycaethus
Edzo/Edzino Merope
Infanoj Glaŭko • Hippotes
vdr

Kreono estis filo de Likaito. Fariĝis reĝo de Korintio. Li donis azilon al Jazono, kiu kun sia edzino Medea fuĝis el Kolĥido kun la ora ŝaffelo. Post perfido de Medea, ŝtelo de ŝaffelo kaj murdo de Medea frato Apsirto ilia ŝipo venis ĝis hejman Iolkon, kie regis la reĝo Pelio. Tiu rifuzis transdoni la regadon al Jazono kaj Medea per sorĉoj kaj senkonscia helpo de liaj filinoj mortigis lin.

Iun tempon ili ĉiuj vivis trankvile. Medea naskis du filojn. Sed Jazono ĉiam avidis potencon kaj pro tio volis edziĝi kun filino de Kreono Glaŭko kaj tiel akiri la sekvantecajn rajtojn. Konsenton de Kreono li havis, sed tiun ĉi planon ne akceptis Medea. Ŝi sendis al Glaŭko belegan mantelon penetritan per mortiga veneno. Ŝi tiel pereigis ne nur Glaŭkon, sed ankaŭ ŝian patron Kreonon, kiu veneniĝis per la sama veneno, kiam li brakumis la mortantan filinon.

Kreono, la korintia reĝo, estas konata ĉefe el mitoj pri Argonaŭtoj. Sed en iuj versioj li ne aperas, en la aliaj estas lia filino nomata Kreuso aŭ Kreŭto.

Kreona figuro estas bildigata en Eŭripida tragedio Medeo (el la jaro 431 a.K.)

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kreón en la ĉeĥa Vikipedio.