Kvarfobio

averto de uzo de la cifero 4, pro ke la cifero 4 (四) kaj la vorto “morto” (死) sonas simile en iuj orient-aziaj lingvoj

Kvarfobiotetrafobio (el la greka: τέσσαρες (kvar) kaj φόβος (fobio; timo)) estas timo de la nombro kvar.

Lifto en apartamenta konstruaĵo en Ŝanhajo, Ĉinio: la etaĝoj 4, 13 kaj 14 mankas. Ankaŭ ĉe-estas "minus unua" etaĝo.

Kvarfobio estas tre komuna superstiĉo en orienta Azio, kiel en Ĉinio, Japanio, Koreio kaj Tajvano.[1]

La ĉina vorto kvar (四, pinjine: , jyutping: sei³), fonetike similas al la vorto morto (死), pinjine: , jyutping: sei²), en multaj formoj de parolata ĉina. Same la japana kaj korea vortoj kvar, shi (japane) kaj sa (사, koree), similas fonetike al morto en la du lingvoj.

Konstruaĵoj redakti

Oni aparte evitas la nombron 4 dum festotagoj aŭ kiam familiano malsanas, ĉefe en la ĉina kulturo. Tiel ankaŭ 14, 24, ktp. estas evitataj, ĉar ili enhavas la ciferon 4. En tiuj landoj etaĝoj en hoteloj, oficejoj, apartamentaroj aŭ eĉ malsanulejoj malhavas tiajn etaĝojn.

En Hongkongo ĉe iuj apartamentoj, kiel Vision City[2] kaj The Arch[3] mankas ĉiuj etaĝoj de 40 ĝis 49. Tuj super 39/F troviĝas 50/F, kio pensigas tiujn, kiuj ne scias pri kvarfobio, ke mankas kelkaj etaĝoj.

En urboj, kie miksiĝas orient-azia kaj okcidenta kulturoj, kiel en Hongkongo kaj Singapuro foje mankas kaj la etaĝo 13 kaj 14 kaj ĉiuj enhavantaj la ciferon 4.

En Koreio kvarfobio estas malpli granda, sed ne ekzistas 4-a etaĝo en la plej multaj malsanulejoj kaj publikaj konstruaĵoj. En aliaj la kvara etaĝo, foje estas nomita "F" (angle: four, kvar) anstataŭ "4" en liftoj.

Aliaj efikoj redakti

Dum nuptoj aŭ aliaj kunvenoj tabloj kun numeroj 4, 14, 24, ktp. mankas. En konstruaĵaroj la numeroj 4, 14, 24, ktp. estas kutime anstataŭigitaj de 3A, 13A, 23A, ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Julian Havil, Nonplussed: Mathematical Proof of Implausible Ideas (Hardcover), 2007, Princeton University Press, isbn 0691120560, p 153
  2. Floor plan remarks of Vision City. Arkivita el la originalo je 2007-07-18. Alirita 2009-03-02.
  3. Floor plan of The Arch. Arkivita el la originalo je 2009-04-19. Alirita 2009-03-02.