Kvaronigo

speco de mortpuno

La pendigo, senviscerigo kaj kvaronigo estis parto de punado en Anglio pro ŝtatperfido. Ĝi estis uzebla ĝis 1870 kaj konsistis el la sekvaj: oni trenis la kondamniton al la ekzekutejo, kie oni pendigis lin (tiel ke li ne mortu), kaj senviscerigis, dum li vivis ankoraŭ. Oni forbruligis la viscerojn, dum li ankoraŭ vivis, poste oni senkapigis lin kaj kvaronigis la korpon.

Bildigo de kvaronigo en manuskripto.

Tiun punadon oni uzis unuafoje je la kimria princo Davido (1283) poste je skota patrioto Siro William Wallace (1305). Oni uzis la punadon je la komplotintoj de Edward Marcus Despard kaj liaj ses kunuloj (1803) pro komploto kontraŭ reĝo Georgo la 3-a. Lastfoje oni juĝis per tiu penado du membrojn de Sinn Féin (1867), sed oni ne efektivigis la ekzekutadon.

Kvaronigo redakti

La kvaronigo estis ŝatata ekzekuta metodo en la mezepoka Eŭropo. Tio estis gravigita per turmentado de la vivanta punito: oni detranĉis langon, manojn, pinĉado per ardantaj tenajloj, trenado per ĉevaloj ks.

La plej fama kvaronigo en la hungara historio estis la kvaronigo de Koppány, kiu ribelis kontraŭ Stefano la 1-a de Hungario. La kvar korpopartoj estis fiksita sur urbaj enirpordoj de Esztergom, Veszprém, Győr kaj ie en Transsilvanio.